Hermann Credner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hermann Credner
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1841 (1841-10-01)
en Gotha
Morto 21-an de julio 1913 (1913-07-21) (71-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de GöttingenUniversitato de Vroclavo
Okupo
Okupo paleontologo • universitata instruisto
vdr

Karl Hermann Georg CREDNER (naskiĝinta la 1-an de oktobro 1841 en Gotao, mortinta la 22-an de julio 1913 en Lepsiko) estis germana geologo. En 1872 li nuptis Marie Riebeck (6 filinoj).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de geologo li studis en Clausthal, Vroclavo kaj Göttingen geologion kaj paleontologion. Post doktoriĝo en Göttingen li studvojaĝis en Norda Ameriko. Li vizitis la erc-ekspluatejojn de la sudaj atlantikaj ŝtatoj kaj la regionoj de ĉe Supra Lago kun kupra kaj ercaj tavoloj. En Lepsiko sukcesis lia habilitiĝo en 1869 ĉe Carl Friedrich Naumann kaj Credner igis en 1870 eksterorda, en 1895 orda profesoro pri la ĵus establita katedro. En 1872 li ekestris la Reĝan saksian geologi-instituton (Königlich-Sächische Geologische Landesanstalt).

Inter liaj verkoj plej famiĝis Elemente der Geologie. Tiu ĉi nelonga manlibro ege furoris, ankaŭ ekserlande. Modele li pritraksis la stegocefaloj kaj saŭroj el la Rotliegend-litostratigrafio de la Döhlen-baseno apud Freiberg kaj okupiĝis pri glacialo-teorioj: unue li favoris la drivajn teoriojn de Charles Lyell; poste li defendis la ideojn de [[Otto Martin Torell] pri la enlanda glacio. Credner ankaŭ okupiĝis pri la estiĝo de leŭso, kies eolan originon li komence ne vidis. Priskribis li multajn ŝtonojn de la saksuja granulit-montaro: por li temis pri lakolita aferoj el la frua Devon-epiko kun ĉirkaŭo de pluraj kontaktzonoj. Li ankaŭ registris la de 1875 okzantajn tertremojn en Saksujo. Ilin li taksis tektonaj kaj sekve li instigis fondon de tertrema avertejo en Lepsiko.

Gravega estis ankaŭ lia engaĝiĝo pri la geologia kartografio de Germanujo dum dungiĝo de saksiaj aŭtoritatoj. Danke al lia laboremo oni sukcesis fari ene de 27 jaroj 127 foliojn kun komentoj de la geologia speciala mapo. Ili poste plurfore reeldoniĝis. Krome li proponis krei superrigardan mapon pri Saksujo laŭ skalo de 1: 250 000 kaj duan de 1: 500 000. Rezulto estis laboraĵoj de elstara prezentada kaj farba artistecoj.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Beschreibung v. Mineralvorkommen in Nordamerika, 1866/67
  • Die Gliederung d. eozoischen Formationsgruppe Nordamerikas, 1869: Die vorsilurischen Gebilde d. Oberen Halbinsel v. Michigan in Nordamerika, 1869
  • Geognosie u. Mineralreichtum d. Alleghany-Systems, 1871
  • Elemente d. Geologie, 1872
  • Über Lößablagerungen an d. Zschopau u. Freiberger Mulde usw., 1876
  • Der rote Gneis d. sächs. Erzgebirges, s. Verbandverhältnisse u. genetischen Beziehungen zu d. archäischen Schichtenreihe, 1877
  • Das Oligozän d. Leipziger Kreises …, 1878
  • Über Gletscherschliffe auf Porphyrkuppen …, 1879
  • Über Glazialerscheinungen in Sachsen …, 1880
  • Die Stegocephalen a. d. Rotliegenden d. Plauenschen Grundes, 1881-93
  • Das sächs. Granulitgebirge u. s. Umgebung (mit Karte), 1889
  • Über d. erzgebirg. Gneisformation u. d. sächs. Granulitformation, 1903
  • Die Genesis d. sächs. Granulitgebirges, 1907;
  • Geolog. Übersichtskarte d. Kgr Sachsens i. M. 1: 250 000, 1908

Fonto[redakti | redakti fonton]

Krenkel, Erich, "Credner, Hermann". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 3 (1957), p. 404-405 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]