Joachim Marquardt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Joachim Marquardt

Joachim MARQUARDT (naskiĝinta en Dancigo en la 19-a de aprilo 1812, mortinta la 30-an de novembro 1882 en Gotha) estis germana historiisto, filologo kaj instruisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post privata instruitado Marquardt ekfrekventis en 1823 la gimnazion en Dancigo. Ekde 1830 li studis antaŭ ĉio klasikan filologion. Influoj venis de Hegel, Schleiermacher kaj August Boeckh. De la laste menciita Marquardt lernis la interesiĝon pri la ŝtata vivo en antikveco kiel ankaŭ la emon sistemigi la instruotaĵojn. En 1831/32 li iris unu semestron al Lepsiko por aŭdi la ĉefan reprezentaton de la kritika-ekzegeza lingviko, Gottfried Hermann.

En 1833 li ricevis la licencon je instruado kaj servis unue, en 1834, kiel helpinstruisto ĉe la Friedrich-Wilhelms-gimnazio, ekde 1836 kiel ordinara instruisto ĉe la gimnazio en Dancigo. En 1840 li doktoriĝis en Kenigsbergo per skribaĵo pri la romiaj kavaliroj, cetere la unua grava kompleksa studo pri tiu ĉi temo. La saman jaron li iĝis profesoro. En 1856 li iĝis lernejestro ĉe la Friedrich-Wilhelms-gimnazio en Poznano sed iris jam tri jarojn poste al Gotha por gvidi la nove fonditan Ernestinum-gimnazion.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Marquardt estis engaĝiĝinta instruisto kiu sekvis la ideojn reformhumanismajn de Wilhelm von Humboldt. Li sukcesis kombini aŭtoritatecon kun vivantaj instruhoroj kaj gajnis grandan reputacion kiel instruisto.

Krom skribaĵo pri Kiziko (1836), laboroj pri la kuratoroj (logisteis) de la imperiestra epoko (1834 ) kaj la Augustales (1847) li verkis plurajn etajn eseojn kaj recenzojn, ĉefe pri la romia historio.

Manlibroj pri ŝtata administrado kaj pri la privata vivo de la romianoj helpis famigi lin kiel elstaran historiiston pri antikveco. Liaj tiurilataj skribaĵoj estis posteŭlaj al la Handbuch der römischen Alterthümer de Wilhelm Adolf Becker. Kiam ĉe la morto de Becker mankis ankoraŭ unu volumo (1846), Marquardt deklaris sin preta kontinuigi la verkon kaj eldonis inter 1849 (fino de la 2-a volumo) kaj 1867 tri aliajn volumojn. Tiun ĉi taskon li dividis inter si kaj Theodor Mommsen tiel: Mommsen prilaboris la romian ŝtatan leĝaron kaj Marquardt la administradon en Italio kaj en la provincoj kaj krome la diversajn branĉojn de administrado (financa, milita, sakrala). Krome Marquardt verkis la parton pri la privata vivo ĉiutaga de la romianoj (familio, perlaboroj, distrado).

De Römische Staatsverwaltung eldonitis inter 1873-78 tri volumoj (kiel serio 4-6) kaj inter 1879-82 la du volumoj pri la privata vivo de la romianoj (=serio 7 de la tuta verkaro). De la 2-a eldono Marquardt povis ankoraŭ kontroli la 1-an volumon de "Staatsverwaltung" (1881), la 2-an kaj la 3-an kontrolis kaj plibonigis Hermann Dessau kaj Alfred von Domaszewski respektive Georg Wissowa (1884/85), la volumojn pri la privataĵoj A. Mau (1886).

La kvin volumoj de Marquardt estas, malgraŭ la pligrandiĝo de la fontaro intertempe (novaj enskriboj, intensa esplorado dum 1 jarcento ktp) ankoraŭ hodiaŭ legindaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]