Adolf Bube

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adolf Bube
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1802 (1802-09-23)
en Gotha
Morto 17-an de oktobro 1873 (1873-10-17) (71-jaraĝa)
en Gotha
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd
Profesio
Okupo arthistoriisto • arkivisto • poeto • verkisto vd
Aktiva en CoburgMajenco vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
la fama poemo de Bube pri kaj ĉe la puto Jesusbrünnlein en Wutha-Farnroda
vojindikilo okcidenten al Jesuo-puteto, meze supren al la kabano Hörselberghaus kaj orienten al Koch-puteto
resto de iam pli granda fonto-aranĝo nome Kochs Brünnchen

Adolf August BUBE (naskiĝinta la 23-an de septembro 1802 en Gotha, mortinta la 17-an de oktobro 1873 samloke) estis germana poeto kaj arkivisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de kolonelo li ĝuis privatan instruadon en Molsdorf apud Erfurto. En 1817 li frekventis la gimnazion Ernestinum (Gotha) antaŭ studo de filologio, literaturo kaj arĥeologio, inter 1821 kaj 1824 ĉe la Universitato de Jena. Kiel studento li estis ano de la studenta korporacio Jenaische Burschenschaft.

Post studo de filozofio kaj teologio samloke li iĝis arkiva konsilisto de la kuriozaĵkabineto de sur Kastelo Friedenstein.

Li verkis multajn legendojn kaj poeziaĵojn kaj skribis la vortojn de la fama kanto pri Jesusbrünnlein (Jesuo-puteto) kiu situas ĉe la piedo de la monto Großer Hörselberg.

Jesuo-puteto kaj Koch-puteto[redakti | redakti fonton]

Kelkajn centojn da metroj oriente de Jesuo-puteto troviĝas alia ekskursocelo, la puteto de Koch (germane: Kochs BrünnchenKochsbrünnchen). Ambaŭ troviĝas ĉe la piedo de la monto Großer Hörselberg. Planite kiel ĉearboranda idiliecejo kun lageto kaj kabaneto ĝi nur mallonge funkciis pro la konstruo de la Regna aŭtoŝosea ero 79 ekde 1937.

Konstruigis ĝin Heinrich Koch, burĝo el Sättelstädt en 1932. La ŝtataj aŭtoritatoj aŭtoŝose-konstruemaj aĉetis la tuton ne longe post la konstruo lasante netuŝita almenaŭ la fontan parton en la plej strikta senco kun la kalkŝtonaĵoj ĉirkaŭaj. Komence de la 1990-a jaroj la fonto reaperis.[1] Ripozuma parkejo aŭtoŝosea troviĝis rekte malsupre de la fonto. La kabano Hörselberghaus estas (sed sur la monto ne ĉepiede) meze de ambaŭ putetoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hörselberg-Bote 9/1992, p. 22; kun foto ne nur de la puteto sed ankaŭ de la ĉaledo kaj la lageto sude de la fonta akvokrano.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Art. „Bube, Adolf“ fare de August Beck. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 3 (1876), p. 459–460 (tie ĉi interrete)
  • Helge Dvorak: Biographisches Lexikon der Deutschen Burschenschaft. Band II: Künstler. Winter, Heidelberg 2018, ISBN 978-3-8253-6813-5, p. 99–100.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]