Tekasteleto
Tekasteleto | |||||
---|---|---|---|---|---|
Plezurkastelo | |||||
Geografiaj informoj | |||||
Lando | Germanio | ||||
Geografia situo | 50° 56′ 45″ N, 10° 42′ 30″ O (mapo)50.945810.7082Koordinatoj: 50° 56′ 45″ N, 10° 42′ 30″ O (mapo) | ||||
| |||||
Tekasteleto (germane Teeschlößchen) en Gotha (Germanio) estas novgotika plezurkastelo en formo de kapelo en la Kastela parko eoste de Kastelo Friedenstein originante el la lasta triono de la 18-a jarcento.
Historio
[redakti | redakti fonton]Inter oktobro 1780 kaj marto 1781 lia duka moŝto Ernesto la 2-a (Saksio-Gotao-Altenburg) eoste malsupre de la rempararo de Kastelo Friedenstein starigis en la ĝardeno de la dukino ĝardendometon por la edzino Charlotte (Saksio-Meiningen). Ĉefarktitekto Carl Christoph Besser reprenis kiel ideon versimile la en 1778 laŭ plano de Goeto starigitan klostron de la dukino Luise (Hesio-Darmstadt) en la vajmara Ilm-parko. Rekte supre de la Oranĝerio de Gotha li sekve kreis novgotikaĵon nomita klostro, kapelo aŭ ermitejo.
En la kalendaro Hirschfelds Gartenkalender auf das Jahr 1782[1] troviĝas gravuraĵo kun bildo de la kapelo priskribita "loĝejo laŭ malnovgotika stilo". Montras tiu ĉi bildo modestan, unuetaĝan kaj ununavan kapelon kun sela tegmento kaj eta firstotureto ornamita de kruco. En la jaro 1783-a la duka Ĉambro pligrandigis la ejon, kiu baldaŭ iĝis preferita restadejo dukina, je oficiala somera loĝejo de Charlotte Amalie (Saksio-Meiningen). La entreprenoj konstruaj enhavis i.a. pligrandigon de la konstruaĵo je 6,5 metroj okcidenten kiel ankaŭ etendigo de la subtegmenta etaĝo. En 1799/1800 ricevis la rekte ĉe Leina (rivero) situanta konstruaĵo sian krucforman horizontalan projekciaĵon danke al duetaĝa alkontruitaĵo eosten kiel ankaŭ salonegojn norden kaj suden. En 1812 faritis finfine ĥorejsimila alkonstruo oriente, la lasta etendiĝo konstruaĵa. Tiam estiĝis ties nuna aspekto definitiva.
En 1821 donacis duko Aŭgusto (Saksio-Gotao-Altenburg) al la edzino Karoline Amalie (Hesio-Kaselo) la plezurkasteleton kun la Vintra palaco kaj Kastelo Friedrichtsthal, kiun la dukino de tempo al tempo uzis ĝismorte en 1848. Sub la bofilo Ernesto la 1-a (Saksio-Koburgo kaj Gotao) servis la konstruaĵo ekde 1839 kiel kapelo por la brita parencaro de la duka domo, kiam ili restadis ĉe la kortego de Gotao. Dume estiĝis ofte eĉ oficiale la nomo Angla kapelo.
Okaze de la fortimpresa vizito de reĝino Viktoria (Britio) kaj de ŝia edzo Alberto de Saksio-Koburgo kaj Gotao, la pli juna frato de duko Ernesto la 2-a (Sakio-Koburgo kaj Gotao), inter la 28.8. kaj la 3.9.1845 je memoro de la reĝa paro faritis fotoj i.a. de la Angla kapelo. Laŭ esploroj de Martin Eberle, estro de Fondaĵo Kastelo Friedenstein, la reĝino skribis sub la foto la vortojn "The Schlößchen", el kio enpopole fariĝis la nuna nomo Teeschlößchen.[2][3]
Post la eksplodo de la Unua mondmilito rompiĝis en 1914 tuj la tre amikaj rilatoj inter la brita kortego kaj la duka kortego de Gotao ĉar la reganta duko Karlo Eduardo (Saksio-Koburgo kaj Gotao), naskiĝinte en Anglio, batalis ja por Germanujo. Vizitoj de la britaj parencoj en Gotao kaj la ĉirkaŭaĵoj ĉesis - tial ankaŭ la Tekasteleto ne plu estis uzata kapele. En 1917 la duko permesis al la Gotaa porvirinzorga societo (Frauenhilfeverein) la malfermon de infanĝardenoj.
Kiam en 1919 la tuta posedaĵaro de la duka domo en la iama duklando estis senproprietigita, la Tekasteleto iĝis ŝtata. En 1920 komenciĝis surloke la t.n. Duncker-kursoj de "Laboraltlernejo" (Arbeitshochschule). La kursoj ofertis pluklerigon en geometrio, librotenado, materialisma historiinterpretado, natursciencoj, religio, ekleziaĵoj, lernejaĵoj, buŝa kaj skriba esprimkapabloj, ŝtataj teorioj.
Post kiam per decido de la regna kortumo de la 18.6.1925 la ŝtatanigoj de la duka havaĵaro deklaritis kontraŭkonstitucia kaj malvalida, ankaŭ Tekasteleto revenis en la posedon de la dinastio Saksio-Koburgo kaj Gotao. En la 15.1.1933 la lasta duko Karlo Eduardo donacis la domon al Suse Thienemann, kiu ene instalis lernigejon por infanvartistinoj laŭ metodprogramoj de Friedrich Fröbel. Post la ŝtatigo perforta en 1945 troviĝis urba porinfanhejmo ene (ĝis 1964), poste infanĝardeno publika. Pro kadukiĝo ĝi malfunkciis ekde junio 1989.
En septembro 1990 la Tekasteleto ĉe Meldelssohn-strateto nr. 1 (laŭ Moses Mendelssohn) iĝis eklezia; la Evangelia Eklezio en Germanio tenadas la tuton ĝis hodiaŭ dume la posedon prie havas ankaŭ nun la urbo Gotao mem.
Aliaĵoj
[redakti | redakti fonton]La iama konstruo de Besser de 1780/81 konserviĝas ĝis hodiaŭ. En 2006 oni povis malkovri ĉe restaŭradaj esploroj la originalajn vandfarbojn de la Besser-kapelo poste, en la suda hala etendiĝo.[4]
Rekte apud Tekasteleto plantitis en 1845 je memoro de la vizito de la brita reĝino Viktoria fago. La populare nomita Alberta fago (laŭ la malfraŭlo reĝina) dumŝtorme terenfalis. Rekte malsupre (eoste) de Tekasteleto fluas la en 1369 finfarita Leina-kanalo, kiu provizis per akvo la urbon dum jarcentoj. Pro tio muntitis en 1933 en la ĉirkaŭanta muro malnova sandŝtontabulo de la en 1895 malkonstruita muelejo Bergmühle kiu memoru la konstruon de la menciita kanalo. La hodiaŭ malfacile legebla enskribitaĵo tabula (je la maldekstro de la tekasteleta enirejo) latine tekstas: ANNO DOMINI MCCCLXIX LANDGRAVIUS BALTHASAR INTRODUXIT AQUAM LINAM IN GOTAM. (En la jaro 1369 landgrafo Baltazaro de Turingujo venigis la Leina-akvon al Gotao.)
Kelkajn paŝojn nordueste de Tekasteleto troviĝas monumento por August Petermann, starigite en 1909 por la meritplenega kartografo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gartenkalender auf das Jahr 1782. Hrsg. von Christian Kay Lorenz Hirschfeld. Kiel/Dessau, 1781, p. 152/kupra tabulo nr. 5.
- ↑ Conny Möller: Mehr als eine Million Euro in 20 Jahren, en: Gothaer Tagespost/TLZ, 21. Mai 2016
- ↑ http://www.kulturstiftung-gotha.de/projekte/2017/2017-fenster-teeschloesschen.html
- ↑ Dokumentation der Farbuntersuchung am Teeschlösschen, Barbara Ginskey, 2006/07
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Hopf, Udo / Lass, Heiko: Merkur-Tempel, Teeschlösschen und die Gartenarchitekturen im Gothaer Park, en: Im Reich der Göttin Freiheit. Gothas fürstliche Gärten in fünf Jahrhunderten, Gotha, 2007, ISBN 978-3-89807-106-2
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Teeschlösschen en la germana Vikipedio.