Luisenthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Luisenthal
Blazono
Luisenthal in GTH.svg
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Gotha
Urborajtoj
Koordinatoj 50°47′05″N 10°43′18″O  /  50.78472°N, 10.72167°O / 50.78472; 10.72167 (Luisenthal)Koordinatoj: 50°47′05″N 10°43′18″O  /  50.78472°N, 10.72167°O / 50.78472; 10.72167 (Luisenthal)
Alto super la marnivelo 450 m
Areo 30,59 km²
Loĝantaro 1273 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 036257
Poŝtkodo 99885
Aŭtomobila kodo GTH
Oficiala Municipokodo 16067044
Komunumestro Günther Jobst
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Marktplatz 1
99885 Ohrdruf
Oficiala retejo http://www.luisenthal.de
v  d  r
Information icon.svg

Luisenthal estas komunumo en Germanio, en la valo Ohratal. Ĝi troviĝas en la distrikto Gotha de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2015 la komunumo havis 1 273 loĝantojn. La administrajn servojn por la loĝantoj transprenas najbara, tiel nomata "plenumanta" komunumo, Ohrdruf.

La loko estas nomita laŭ dukino Luise Dorothea.

Komunumo - suda parto

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la vilaĝo troviĝas la ruina kastelo Käfernburg kun belfrido 15 metrojn alta. Krome vizitantojn allogas la tre vidinda Muzeo de bierfarado, integrita en gastejo. La plej eksterordinara centro de altiro estas do la baraĵlago kaj akvorezervujo Ohratalsperre proksime de Luisenthal, ĉirkaŭirebla fare de migrantoj sur bela vojeto 13 kilometrojn longa. Fine menciiĝu la grava teĥnika muzeo Tobiashammer (i.a. vapormaŝinoj) en la norda parto de la urbeto.

Transportado publika[redakti | redakti fonton]

Antaŭ 135 jaroj malfermiĝis la fervoja konekto inter Gotha kaj Gräfenroda kun haltejo ankaŭ en Luisenthal. La 10-an de decembro 2011 lastafoje pasaĝertrajnoj cirkulos, ĉar la linio poste ĉesigos sian ekziston danke al la profesia nekapableco kaj miopeco de la turingiaj politikistoj.[1]

Eksteraj ligiloj germane[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Turingia ministerio por konstruado, landa evoluiĝo kaj transportado:Sinnvoller Mittel-Einsatz in den Personennahverkehr, Anonco por la gazetaro datumanta de la 20-a de oktobro 2011
Memorŝtono sur la Käfernburg de la milito inter Prusio kaj Francio en 1870.
La akvobaraĵo Ohratal ĉe Luisenthal, samtempe elektra centralo kaj libertempa ripozloko idilia.