Ernst Anding

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Anding
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1860 (1860-08-11)
en Seebergen
Morto 30-an de junio 1945 (1945-06-30) (84-jaraĝa)
en Gotha
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Munkena universitato
Okupo
Okupo astronomo • universitata instruisto
vdr
Tombaro de la familio Anding

Ernst ANDING (naskiĝinta en la 11-a de aŭgusto 1860 en Seebergen, mortinta la 30-an de junio 1945 en Gotha) estis germana astronomo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de kamparano Anding studis en Munkeno astronomion kaj doktoriĝis ĉe Hugo von Seeliger en la jaro 1888-a. En 1895 li iĝis privata docento ĉe la munkena altlernejo kaj unu jaron poste observanto de la Bavara komisio pri internacia termezuro. En 1903 li nomumitis eksterordinara profesoro en Munkeno kaj venis en 1906 al Gotha por estri la stelobservejon. Tie li restis ĝismorte.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Inter liaj skribaĵoj multnombraj pluraj traktantaj ĝeneralajn problemojn astronomiajn ĝis nun gravas. Antaŭ ĉio en 14 paĝojn longa artikolo en la 6-a volumo de Encyklpädie der mathematischen Wissenschaften li faris bazajn konsiderojn pri la graveco de la far astronomoj uzita empiria koordinata sistemo kaj ĝia rilato al la ideala inercia sistemo. Liaj aliaj verkoj okupiĝas pri klasikaj problemoj kiel tempomezurado, situo-identigo kaj stela astronomio.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Krit. Unters. üb. d. Bewegung d. Sonne durch d. Weltenraum I u. II, 1901–10
  • Üb. Koordinaten u. Zeit, in: Enz. d. mathemat. Wiss. VI/2, 1905-34.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]