Carl Friedrich Maelzer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Friedrich Maelzer, ĉ. 1850

Johann Carl Friedrich MAELZER (naskiĝinta ĉ. en 1800 je Gotao, mortinta en 1872) estis germana kuproforĝisto kaj entreprenisto. Lia familio tenadis dum tri generacioj, t.e. inter 1839 kaj 1972, la fabrikon Tobiashammer (Ohrdruf).

Vivo[redakti | redakti fonton]

En la 1.4.1839 Maelzer kune kun la komercisto Friedrich Ferdinand Ortlepp estigis la firmaon Carl Maelzer & Comp. kiu akiris samjare en septembro la martelegan komplekson de Tobiashammer. De tiam la tuto paŝo, post paŝo, kreskis. Inter 1851 kaj 1854 oni ekipis ĝin per lado-laminatejo. En 1865 finfariĝis dua martelego. Fine la entreprenistoj dungis inter du kaj tri dekoj da laboristoj originaj el Ohrdruf kaj la ĉirkaŭaĵoj. Ili investis multe por daŭre plilukrigi la tuton. Maelzer krome estis urba konsiliano kaj politike engaĝiĝis por sia regiono.

Efikoj[redakti | redakti fonton]

vilao de la Maelzer-oj en Luisenthal (2015)

En 1872, post la morto de Carl Friedrich Maelzer, transprenis la taskojn sen kompaniano ties filo August Christian (1844-1892). Li ankoraŭ pliampleksigis la bienon grunde kaj starigis tie agrikulturajn ejojn, remizojn kaj garbejon. Poste ties edzino Minna (1849-1922) ĉefis; en 1899 ŝi igis la gotaan arĥitekton Julius Krusewitz fari planojn por la domo Villa Sylvia sur la monto Kienberg je Luisenthal (Wölfiser Straße 4; kun 745 m² da loĝadspaco) kiu hodiaŭ estas aĵo monumentprotektota. En 1900 ŝi ekrespondeculigis sian bofilon Hans Bähr; en la 1.1.1941 li iĝis sola posedanto de Carl Maelzer & Comp. S.R.L. En julio 1972 aĉetis ĝin la ekonomia konsilio de la Distrikto Erfurto; tuj la laboroj je Tobiashammer ĉesis. En 1973 la fabriko iĝis parto de la popolproprieta entrepreno VEB Stahlverformungswerk Ohrdruf.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Dietmar Grosser: "Der Tobiashammer ist eines der wertvollsten Industriedenkmäler Thüringens." Ĉe: TA, 21.2.2015, (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]