Heidi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Heidi

Heidi [hajdi] estas 5- ĝis 8-jara knabino el la junularaj romanoj de Johanna Spyri, kies unuaj eldonoj aperis en du volumoj en 1880 kaj 1881. Heidi estas fama evoluromano, kiu rakontas fiktivan junecan biografion de sivsa orfknabino. La romano tamen portas multajn aŭtobiografiajn trajtojn de Johanna Spyri.

Unua volumo[redakti | redakti fonton]

La unua volumo sub la titolo "La migro- kaj lernojaroj de Heidi" (en la germanlingva originalo "Heidis Lehr- und Wanderjahre"[1]) temas pri la forporto de Heidi al Frankfurto, ties vivo en la senjora domo Sesemann kaj ŝia reveno al Svislando. Heidi vivas ĉe sia avo en la svisa montaro en vilaĝo Maienfeld, Grizono, kaj ĝuas tie feliĉan vivon. Ŝi ŝatas salti sur la alpaj paŝtejoj, enspiri la freŝan aeron, flari la odoron de la floroj kaj endormiĝi en fojna lito sub la stelplena ĉielo. Sed iun tagon ŝia onklino kontraŭ ŝia volo forportis ŝin al la granda imperia urbo Frankfurto, kie ŝi en senjora domo devus servi kiel kunulino de paralizita knabino Klara kiel kunulino, sed hejmsopiro ŝin turmentas …

La ĉefaj roluloj krom Heidi estas ŝia avo Alponĉjo (germane en la originala eldono Alm-Oehi aŭ en postaj eldonoj Alpöhi), kiun ĉiu opinias apartiĝema strangulo, la paŝtista knabo Kapro-Petro (Geißen-PeterZiegen-Peter) kaj Klara, knabino el Frankfurto sidanta en rulseĝo.

La rakonto impresas per multaj kortuŝaj scenoj. Ekzemple la avo, sub influo de la gaja kaj vigla Heidi, montriĝas afabla kaj helpema homo, danke al kies amoplena flegado la paralizita knabino Klara fine eĉ sukcesas mem iri.

Dua volumo[redakti | redakti fonton]

La dua volumo sub la titolo "Heidi povas apliki, kion ŝi lernis" (germanlingva originaltitolo "Heidi kann brauchen, was es gelernt hat"[2]) rakontas, kiel unue la sinjoro doktoro, la kuracisto de Klara, kiu mem spertis la perdon de sia filino, vizitos Heidin kaj Alponĉojn sur la Alpopaŝtejo anstataŭ Klara, kies malbona sanstato ne permesas la vojaĝon. La sekvan someron Klara tamen povas venis al la Alpopaŝtejo kaj post kiam Kapro-Petro pro ĵaluzo puŝis la rulseĝon al la valo, la paralizita knabino resaniĝas kaj relernas marŝi.

Pra-Heidi[redakti | redakti fonton]

Fakte ekzistis jam romano, kiu traktis la motivon de orfinfano el la Alpoj de la germana verkisto Hermann Adam Kamp, kiu aperis en 1830-aj jaroj sub la titolo "Adelaide, das Mädchen vom Alpengebirge" (Adelaide, la knabino de la alpmontaro), kiu temas pri knabino, kiu vivas sur alpopaŝtejo ĉe sia avo, devas forlasi sian hejmon, kaj poste ricevinte hejmsopiron revenas. Estas verŝajne, ke Johanna Sypri konis tiun verkon, kiam ŝi skribis sian Heidi, tamen la du verkoj estas neniel kompareblaj, ĉar Heidi de Johnanna Spyri ja nur fariĝis tiel signifa verko pro la komplekseco de ĝiaj figuroj, kiuj estas multfacetaj personecoj.[3]

Heidi en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La romano de Heidi estis tradukita al pli ol 50 lingvoj. Precipe ŝatata la romano estas en Japanio. Aperis ĝis nun multe pli ol 100 diversaj Heidi-tradukoj en la japana lingvo.

Grandan influon la romano de Heidi havis en Japanio, sed ĝi en Japanio ofte estas reduktita al naiva bildo de belaj montoj, simpla kampara vivo kaj natureco. La bildo de Heidi, kiel ĝi disvastiĝis en Japanio vaste influis la idearon, kiun japanoj kutime havas pri Svislando. En Japanio aperis ĝis nun 123 diversaj eldonoj de Heidi de 72 malsamaj tradukistoj, 28 bildlibroj kaj 21 mangaoj.[4]

Heidi en filmo[redakti | redakti fonton]

La unua mutfilmo pri Heidi aperis jam en 1920 sub la reĝisorado de Frederick A. Thomson[5] en Usono. Ek de tiam aperis multnombraj kinejfilmoj, televidaj serioj kaj desegnofilmoj pri la historio de Heidi. La plej nova Heidi-filmo aperis en 2015 sub reĝisorado de Alain Gsponer, kun Anuk Steffen (kiel Heidi), Peter Lohmeyer (kiel Sebastiano), Bruno Ganz (kiel Alponĉjo), Katharina Schüttler (Fraŭlino Rottenmeier) kaj Maxim Mehmet (Senjoro Sesemann).

Multaj novaj versioj post la finiĝo de la kopirajtoj[redakti | redakti fonton]

Post kiam en 1971 finiĝis la aŭtoraj rajtoj, aperis multaj novaj versioj de Heidi, ofte kun abundaj ŝanĝoj (jen mallongigoj, jen aldono de novaj epizodoj). Heidi famiĝis en la tuta mondo ne nur kiel libro, sed ankaŭ kiel kasedokompaktdisko, kaj per multaj (rolludaj aŭ desegnaj) filmoj.

Heidi en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ la grava signifo de la romano kaj ĝia aŭtorino, Johanna Spyri, ĝis 2015 tiu verko ne estis tradukita al Esperanto. Didi Weidmann intertempe tradukis la unuan volumon de la verko sub la titolo La migro- kaj lernojaroj de Heidi[6], kiu aperos la 31-an de marto 2016 en la eldona fako de Allsprachendienst Esperanto GmbH. La dua volumo aperos sub la titolo "Heidi povas apliki, kion ŝi lernis" la 2-an de julio 2016 samloko.

Regiono Heidiland – turisma marko[redakti | redakti fonton]

Sub la nomo "Heidiland" la regiono de Maienfeld, Pretigovio kaj Bad Ragaz surmerkatigas siajn plej diversajn turismajn ofertojn, lerte profitante de la fameco, kiun la regiono akiris pro la ŝatado de la romano de Johanna Spyri. Amase homoj precipe el Azio pilgrimas al Maienfeld kaj Bad Ragaz por vidi la lokojn, kie Heidi vivis, ĉar por multaj homoj tra la mondo la knabino Heidi estas realaĵo kaj ne nur fikcia historio, kaj la svisaj turismo-respondeculoj memkompreneble faras ĉion por nutri tiun belan miton.[7]

Referencoj[redakti | redakti fonton]