Saltu al enhavo

Clementine Helm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Clementine Helm
Clementine Helm, en 1884
Clementine Helm, en 1884
Persona informo
Aliaj nomoj Clematis
Naskiĝo 9-an de oktobro 1825 (1825-10-09)
en Delitzsch
Morto 26-an de novembro 1896 (1896-11-26) (71-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Königin-Luise-Stiftung (fr) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Heinrich Ernst Beyrich (mul) Traduki (1848–) Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Christian Samuel Weiss (mul) Traduki (onklo) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto
verkisto de porjunulara literaturo
verkisto de porinfana literaturo
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Henriette Clementine HELM (naskiĝinta la 9-an de oktobro 1825 en Delitzsch, mortinta la 26-an de novembro 1896 en Berlino) estis germana porinfana kaj poradoleskanta verkistino. Ŝi publikigis pli ol 40 librojn kaj taksiĝis unu el la plej furora germanlingva verkistino en la dua duono de la 19-a jarcento. Interesas ke ŝiaj libroj ne kongruas ĉiam kun la ĝenerala onipensado.

Estante filino de komercistino ŝi baldaŭ perdis la gepatrojn kaj edukiĝis poste en la domo de ŝia onklo kaj instruisto Christian Weiss en Merseburg.[1] Junulaĝe ŝi venis en la familion de la onklo Christian Samuel Weiss al Berlino. Tie ŝi frekventis la Ludovikinan Fondaĵon. Poste ŝi deĵoris kelkajn jarojn ĉe porknabina lernejo.

En 1848 edzigis ŝi Heinrich Ernst Beyrich, kiu poste iĝis konata geologo kaj paleontologo kaj profesoro ĉe la Berlina universitato. La paro adoptis la nevinojn de Clementine Heim, kiam mortis ties fratino Wilhelmine Louise en la jaro 1851-a. Helm akompanis sian edzon ĉe laborvojaĝoj en Germanujo kaj de tempo al tempo ili vojaĝis eksterlanden al Anglujo kaj Svisujo. Multaj kuraclokrestadoj en Germanujo kaj Aŭstrujo de ŝi epizode estis surpaperigitaj en romanoj.[2] Helm flegis viglan leterinterŝanĝon kun artistoj kaj sciencistoj. inter la amikaj rondoj de la familio estis krom sciencistoj kontaktataj de Ernst Beyrich, ankaŭ la verkistoj Theodor Fontane kaj Otto Roquette kaj la arthistoriisto Friedrich Eggers.[3]

Clementine Helm mortis kelkajn monatojn post la edzo. Ŝia tombo troviĝis sur al tombejo 'Alter Zwölf-Apostel-Kirchhof en Berlin-Schöneberg. En 2018 oni metis memorŝtonon tie kie iam estis ŝia tombo.[4]

Estis Helm ege sukcesa porjunulara verkistino.[5] Komence ŝi publikigis infankantojn en 1851; parte aperis fruaj verkoj sub la pseŭdonimo Clematis. Sekvis multo da romanoj por infanoj kaj junuloj, ĉefe por knabinoj kaj junaj virinoj. Krome verkis ŝi novelojn kaj fabelojn kaj eldonis plurajn antologion. Ŝi ankaŭ tradukis verkojn el la franca lingvo kiujn ŝi transformis je ethistorioj.

Ŝia plej konata verko estas la aŭtobiografia libro Backfischchens Leiden und Freuden el la jaro 1863-a. Tie ĉi kun multa afablo rakontatas la historio de la 15-jaraĝa Grete kiu estas sendita al la onklino al Berlino ĝuonte deca eduko. En 1897 la libro havis jam la 50-an eldonon. Ĝi aperis en 1877 ankaŭ en la angloa lingvo sub la titolo A Miss in her Teen en traduko de Rhoda E. Colborne.

Kune kun la verkistino Frida Sĉanz, filino de la verkistino Pauline Schanz, ŝi komencis eldoni en 1895 la almanakon Junge Mädchen. En 1896, kiam mortis Helm. la redaktado ekestis nur ĉe Ŝanz. Multaj verkoj de Helm ofte eldoniĝis kaj tradukiĝis en la anglan, la francan, la nederlandan kaj plurajn skandinaviajn lingvojn.

Enplektis ŝi ofte membiografiajn epizodojn en la verkojn. Ŝi estis pli klerita ol la averaĝa knabino tiutempa kaj klopodis transdoni la propran fasciniĝon prisciencan al la legantaro. Krome familiaj membro rolludas enlibroj ankaŭ en Berlino aktivantaj sciencistoj en la verkoj. Ankaŭ la teorioj de Charles Darwin estas propagandataj en la verko Dornröschen und Sĉneewittĉen.[6]

Aliaj temoj estis la klerigo de knabinoj kaj virinoj, emancipiĝo de religio kaj prezento de la moderneco de ideoj de Alexander von Humboldt. Ŝi ankaŭ skribis malpor rasismo kaj diskriminacio pro haŭtkoloro aŭ religio.[7] Sekve konsidereblas ŝia verkaro ofte netipa ekzemplo de tiutempe porknabina literaturo.[8]

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Kinder-Lieder. 1861.[9]
  • Backfischchens Leiden und Freuden. Eine Erzählung für junge Mädchen. Wigand, Leipzig 1863. (interrete)
  • Die Brieftaube. Zur Unterhaltung für die Jugend. Wigand, Leipzig 1871.
  • Drei Erzählungen für junge Mädchen. Wigand, Leipzig 1873. (interrete)
  • Prinzesschen Eva. Eine Erzählung für heranwachsende Mädchen. Velhagen & Klasing, Bielefeld 1875.
  • Frau Theodore. Ein Familienbild Velhagen & Klasing, Bielefeld 1875.
  • Das Kränzchen. Eine Erzählung für junge Mädchen Velhagen & Klasing, Bielefeld 1875. (sepa eldonoo, 1895)(interrete)
  • Vater Carlet's Pflegekind. Nach Josephine Colomb's Werk "La fille de Carilès", gekrönt mit dem großen Monthyonpreise, für die deutsche Jugend bearbeitet, besonders heranwachsenden Mädchen gewidmet. Hirt, Leipzig 1877.[10]
  • Dornröschen und Schneewittchen. Eine Erzählung für junge Mädchen. Velhagen & Klasing, Bielefeld 1877. (interrete)
  • Der Weg zum Glück. Nach J. Colomb's Werk "Deux mères" für die deutsche Jugend frei bearbeitet von Clementine Helm. Hirt, Leipzig 1881.
  • Elfchen Goldhaar. Eine Erzählung für heranwachsende Mädchen. Velhagen & Klasing, Bielefeld/Leipzig 1883. (Kvara eldono, 1897)
  • Professorentöchter. Eine Erzählung für junge Mädchen. Velhagen & Klasing, Bielefeld/Leipzig 1884.
  • Die Glücksblume von Capri. Erzählung. Richter & Kappler, München 1887.
  • Die Stiefschwestern. Erzählung für junge Mädchen. Velhagen & Klasing, Bielefeld 1887.
  • Unsere Selekta. Eine Erzählung für junge Mädschen. Velhagen & Klasing, Bielefeld 1881. (Tria eldono 1889)
  • Auf Irrwegen und andere Erzählungen für junge Mädchen. Krabbe, Stuttgart 1891.
  • Die Geschwister Leonhard. Eine Erzählung für junge Mädchen. Velhagen & Klasing, Bielefeld 1891.
  • Friedas Mädchenjahre und andere Erzählungen für junge Mädchen. Krabbe, Stuttgart 1892.
  • Das Heimchen. Eine Erzählung für junge Mädchen. Velhagen & Klasing, Bielefeld 1894.
  • Das vierblättrige Kleeblatt. Eine Erzählung aus dem Freiheitskriege, für junge Mädchen. Velhagen & Klasing, Bielefeld 1878. (Kvara eldono, 1895)
  • Doris und Dora. Eine Erzählung für junge Mädchen. Freie Bearbeitung der französischen Erzählung: "Chloris et Jeanneton" von Josephine Colomb. Hirt, Leipzig 1880. (Kvara eldono, 1895)
  • Die kleine Herrin. Erzählung für Mädchen. Freie Bearbeitung von "Prinzesse Rosalba" von Louise-Marguerite-Jolliv und Mme Chéron de la Bruyère. Effenberger, Stuttgart 1895.
  • Elfriede. Erzählung für die Jugend. Freie Bearbeitung von L. Albachs "Le Parrain de Cendrillon". Effenberger, Stuttgart 1890. (Tria eldono, 1895)
  • Hans und Hanna. Erzählung für die heranwachsende Jugend. Velhagen & Klasing, Bielefeld/Leipzig 1895.
  • Junge Mädchen. Ein Almanach begründet von Clementine Helm und Frida Schanz (1895)
  • Märchenbuch. Velhagen & Klasing, Bielefeld/Leipzig, tria eldono, 1897.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Art. „Beyrich, Clementine“ fare de Hermann Arthur Lier. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 46 (1902), p. 535–536 tie ĉi interrete
  • Pataky, Sophie: Lexikon deutscher Frauen der Feder, volumo 1, Berlin 1898, p. 331-332 (tie ĉi interrete)
  • Gisela Wilkending (eld.): Mädchenliteratur der Kaiserzeit. Metzler, Stuttgart 2003, ISBN 3-476-01963-2, p. 309 (interrete).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Barbara Mohr: "Clementine Helm Beyrich." Ĉe: Barbara Mohr: Wives and daughters of early Berlin geoscientists and their work behind the scenes. Ĉe: Earth sciences history: joŭrnal of the History of the Earth Sciences Society, nr. 29, (2), 2010. PDF, p. 5.
  2. Mohr (2010), p. 6
  3. Mohr (2010), p. 7
  4. Andreas Conrad: Gedenksteine für vergessene Schriftstellerinnen. 2.9.2018, tagesspiegel.de
  5. Gisela Wilkending (eld.): Mädchenliteratur der Kaiserzeit. Metzler, Stuttgart 2003, p. 309.
  6. Mohr (2010), p. 9.
  7. Barbara Mohr: "Clementine und Ernst Beyrich. Ihre Leistungen im Bereich der Geowissenschaften bzw. Popularisierung naturwissenschaftlicher Ideen im 19. Jahrhundert."[rompita ligilo] (januaro 2018)
  8. Petra Volkmann-Valkysers: "Kurzbiographien der Aŭtorinnen atypischer Mädchenliteratur". Ĉe: Gisela Wilkending (eld.): Mädchenliteratur der Kaiserzeit. Metzler, Stuttgart 2003, p. 305, 309.
  9. Kein Exemplar nachweisbar
  10. Werk bei Projekt-Gutenberg