Preĝejo Repaciĝo (Gotao)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Protestantisma Preĝejo Repaciĝo, en okcidenta Gotao

Preĝejo Repaciĝo (germane: Versöhnungskirche) estas moderna luterana kirko en la norduesta parto de Gotao, Germanujo, en kvartalo plena je loĝdomblokoj. La adreso estas Werner-Sylten-Str. 2.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

Temas kaj pri la plej nova kirko sur la nuna gotaa urboteritorio kaj unu el la malmultaj dum GDR nove konstruitaj kirkoj. Konsekro fariĝis en la 24.2.1985 fare de la landa episkopo Werner Leich; la nova kvartalo kun kreskinta enloĝantarnombro faciligis la konstrupermeson. (Kirchen für neue Städte).[2] Paroĥestro Martin Rambow ekde la komenco povis konvinki multajn fidelulojn al aktiva enkomunuma laboro: ege gravis la porjunulara laborado. La orgeno ekfunkciis en la 21.12.1986. En Turniĝo-aŭtuno 1989 okazis enkirke kunvenoj de la Civitana forumo kaj de la membroj de la ronda tablo inter la komunismaj politikistoj kaj engaĝiĝantaj nepolitikistaj ŝtatanoj. Inter 1993 kaj 1995 deĵoris paroĥestre Horst Leckner antaŭ la eklaboro de Uta Liebe en 1996.

La historia sonorilo originas el la kirko de Schöngleina.[3]

Specialaj taskoj[redakti | redakti fonton]

Pilgrimulema kirko[redakti | redakti fonton]

Post restaŭradlboroj tegmentaj instalitis en 1999 eta kapelo por edifaj mommentoj. La kirko estiĝis en 2003 ankaŭ stacio sur la Jakoba Vojo de Hispanio. Ĉiujare venas inter 200 kaj 250 pilgrimantoj; eblas ankaŭ etgrupa tranoktado.

Hospiclabore[redakti | redakti fonton]

Ekde 1997 la tiu ĉi preĝejo aktivas en la hospica helpomovado, do la akompanhelpo en malsano al morto laŭ iniciato de la hospica kunordiganto, pastoro Bernhard Liebe. Estontaj honoroficaj hospicengaĝiĝontoj ricevas trejniĝon en ĉambroj disponigitaj fare de la Repaciĝkirka komunumo.

Pedagogie[redakti | redakti fonton]

Ĉar najbaras evangelia bazlernejo oni ofertas multe da religiaj aferoj kaj aktivadoj al la infanoj. La belega ĝardeno ĉirkaŭ la kirko ankaŭ invitas al moviĝo kaj multflanka aktiveco. Regule okazas memkompreneble lernejaj kaj familiaj diservoj. Inverse ankaŭ maljunuloj bonvenas kaj povas ĝoji pri diversaj ofertoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri la teologo kaj kontraŭfaŝisto Werner Sylten informas memortabulo sur la norda vando en la stratdirekto, kiu iam troviĝis sur alia, intertempe malkonstruita konstruaĵo en la centro de la urbo Gotao.
  2. Menciindas ke la unuaj petoj pri konstruo de religia ejo datumas jam de aprilo 1963. Samjare autuno naskiĝis paŝon post paŝo la nova loĝkvartalego. En 1965 estis ideoj pri kirkokonstruo ĉe la angulo inter Kantstraße kaj Humboldtstraße kiu ne plu sekvitis.
  3. https://www.denkmalschutz.de/denkmal/dorfkirche-schoengleina.html

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]