Jakoba Vojo de Hispanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Jakoba vojo en Hispanio kaj Eŭropo.

La situo de Santiago-de-Kompostelo en la nordokcidenta angulo de la Iberia Duoninsulo, kaj tiu de ĉi lasta en sudokcidenta Eŭropo, kreis, dum jarcentoj kun la popolamasaj pilgrimadoj, en la de la apostolo, riĉan artan kaj kulturan heredaĵon tra la tuta hispana geografio, riĉigita plejparte per natura medio de eksterordinara pejzaĝa kaj ekologia valoro.

La stato de konservado, uzo kaj studado de ĉiu el la historie konataj itineroj varias konsiderinde inter ĉiuj, kvankam ekzistas ĝenerala dispozicio por igi ilin kulturaj, turismaj, sportaj kaj religiaj instrumentoj, kiuj kontribuas al konservado, restarigo kaj riĉiĝo de la lokoj tra kiuj funkcias la diversaj itineroj.

Ĝi estas ankaŭ viva vojo, al kiu aldoniĝas aliaj vojoj, kiujn novaj kaj modernaj pilgrimoj forĝas ĉiun jaron, utiligante la historiajn itinerojn al kiuj ili aldonas novajn itinerojn.

Laŭlonge de la jarcentoj, ĉi tiuj religiaj kaj komercaj itineroj riĉigis la artan kaj kulturan heredaĵon de ĉi tiuj regionoj. En 1993 ĝi estis inkluzivita de Unesko kiel Monda Heredaĵo, kvankam ne ĉiuj vojoj estis enmetitaj en la listo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]