Carl Christian Friedrich Glenck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Carl Christian Friedrich Glenck
C-c-f-glenck.jpg
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1779 (1779-04-13)
en Schwäbisch Hall
Morto 21-an de novembro 1845 (1845-11-21) (66-jara)
en Gotha
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo
Profesio
Profesio inĝeniero
v  d  r
Information icon.svg

Carl Christian Friedrich GLENCK (naskiĝinta la 13-an de aprilo 1779 en Schwäbisch Hall, mortinta la 21-an de novembro 1845 en Gotha) estis ministo kaj salfareja direktoro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La profesio de la patro (konstrukonsilisto) kaj ties multflankaj interesoj geologiaj kaj mineralogiaj kiel ankaŭ de la duonpatro ne estis sen influo sur la vivon de Glenck. Post la frekvento de Karls-lernejo en Stuttgart li komencis studi en 1791 en Erlangen jursciencon, geologion ka mineralogion kaj estis en 1799/1800 ĉe la Mineja akademio de Freiberg. Poste li iĝis privata sekretario kaj daŭra akompananto de la princo Friedriĉ Ludwig von Hohenlohe-Ingelfingen, ĝeneralo infanteria kaj guberniestro de Silezio en Vroclavo. En la jaro 1803 li nomumitis Princa justicoficisto en Niederhall am Kocher. Inter liaj devoj nombriĝis ankaŭ la administrado de la salfarejoj de Niederhall kaj de Weißbach. Tie li povis realigi praktike siajn teoriajn konojn. Per intrigo de la princo (1806) li devis demisii. Post perdo de ne malgranda havaĵo li devis vivi ĉe malgranda pensio per la ellaborado de juraĵoj. Krome li dediĉis sin al esploroj geologiaj. En 1812 li sukcesis malkovri gipstavolojn en Marbach en Virtembergo kiujn li lasis ekspluati.

Intertempe la salfarejo en Weißbach estis en la posedo de privata entrepreno. Ĝi komisiis Glenck en la 1817-a jaro gvidi la tuton. Tie ĉi Glenck komencis provboradojn sur ŝtona salo, sukcese. Kiam la societo pligrandiĝis li ekspluatis en 1819 en Wimpfen denove ŝtonsalon kaj faris tiun ĉi la Salfarejon Ludwigshall. Ĝi estis la unua kun nova de Glenck kreita sistemo kaj markis ekon de nova epoko en salekspluatado. Krome Glenck luprenis la etajn salfarejojn en Lindenau kaj Büdingen. Sekvis aliaj provboradoj en la Reuß-aj landoj, en Bohemujo (tie ĉi nur mallongan tempon), en la Reĝolando Saksio (kion ĉesigis malkvietaj tempoj) kaj en Svislando. Ĉio tia estis farita parte laŭ komisio de landaj registaroj parte je propraj kostoj. Sume li farigis 56 bortruojn, kelkaj kun profundeco de 300-400 metroj. Tio per la tiama tekniko estis konsiderinde.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Per pluraj inventoj Glenck ankaŭ furoris, i.a. per Glencksche Fangbirne (akvokaptilo dum putofarado). En 1828 li transloĝiĝis al Gotha, sukcesis en najbara Bufleben kaj fondis tie la salfarejon Ernsthall. En 1829 li sukcesis proksime de Stotternheim. Tie li konstruigis la salfarejon Louisenhall kiun Johann Wolfgang von Goethe vizitis kaj je kiu li verkis eĉ poemon. En 1831 la boradoj proksime de Köstritz sukcesis kaj faritis tie la salfarejo Heinrichshall.

Post multjaraj kaj kostoplenaj provoj (2 milionoj da frankoj) Glenck havis sukceson ankaŭ en Rohaus (Kantono Bazelo Kampara) kie li starigis la salfarejegon Schweizerhalle. Tio sendpendigis Svislandon de la devo importi salon de eksterlande.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Hohenlohischer Hofrat
  • Honora civitano de Darmstadt
  • Oberbergrat (Sachsen-Gotha)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Walter Carlé: Die Salinistenfamilie Glenck. In: Lebensbilder aus Schwaben und Franken, hg. v. Max Miller und Robert Uhland, Bd. 11, Stuttgart 1969, S. 118–149
  • Günther Beck: Salzsuche und Salinengründungen zu Beginn des 19. Jahrhunderts in den thüringischen Staaten und im Königreich Sachsen. In: Thesis. Wissenschaftliche Zeitschrift der Bauhaus-Universität Weimar, H. 4/5, 2002, ISSN 1433-5735, S. 174–191
  • Franz Götzfried (Hrsg.): Salz und Sole in Wimpfen. Beiträge zur Wimpfener Stadt- und Salinengeschichte, Bad Wimpfen 2002
  • Heinrich Bartl: Die Salinen und das Solebad zu Stotternheim, 1826–1949. Ein Verdienst des Salinisten Carl Christian Friedrich Glenck. Erfurt 2008, ISBN 978-3-935971-49-2
  • Bernhard Ruetz, in Zusammenarbeit mit Armin Roos: Carl Christian Friedrich Glenck, 1779–1845. Salzpionier und Gründer der Saline Schweizerhalle. Reihe Schweizer Pioniere der Wirtschaft und Technik, Bd. 90, Zürich 2009, ISBN 978-3-909059-46-1
  • Reise-Journal des Oberberg- und Hofrats Carl Christian Friedrich Glenck (1779–1845), Entdecker des Salzlagers beim Roten Haus 1836 und Gründer der Saline Schweizerhalle 1837. Digitale Kopie und Druck des Originals aus Anlass des Jubiläums 100 Jahre Vereinigte Schweizerische Rheinsalinen, Pratteln 2009

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]