Adolf Stieler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Adolf STIELER (naskiĝinta en la 26-an de februaro 1775 en Gotha, mortinta samloke en la 13-an de marto 1836) estis germana geografo kaj kartografo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de la urbestro ricevis bonegan gimnazian edukadon kaj frekventis poste la altlernejojn de Jena kaj Göttingen por studi jursciencojn. En 1797 li advokatiĝis kaj dungitis ankoraŭ samjare en la ministerio de Gotha: en 1813 li faris karieron kiel Legationsrat kaj en 1829 li nomumitis Geheimer Regierungsrat ĉe la landa registaro. En 1835 li retiriĝis. En 1805 li edzinigis Friederike Madelung.

Stieler estis diligenta oficisto kiu lerte plenumis mandatojn de sia registaro ankaŭ eksterlande (1798 kaj 1806 en Holando, 1814 en Vieno). Daŭra lia merito estis la fondo de la Societo por vidvinoj de oficistoj. Krome li partoprenis la fondon de la banko por asekuroj pri vivo en Gotha. Sed kvazaŭ la tutan libertempon li dediĉis al la geografio por kio li havis naturan preferon enplantitan de lia instruisto Hennicke (kiu estis disĉiplo de Gatterer). En Göttingen Stieler aŭdis prelegojn de Johann Christoph Gatterer instruonte en la 1790-aj jaroj geografion en la supera lernejo por knabinoj en Gotha kaj private en interesrondetoj.

Mapo de Stieler el: Allgemeine Geographische Ephemeriden.

La talenton de Stieler desegni mapojn malkovris János Ferenc Zách, la estro de la stelobservejo Seeberg (en Gotha): por ties Efemeridoj kaj Monataj korespondadoj Stieler kelkfoje desegnis mapetojn. En 1803 li desegnis mapon por la verko de Karl Ernst Adolf von Hoff pri Germanlando: von Hoff karakterizis tiun laboron perfektan simbiozon de geografo kaj delikatsenta desegnisto. La kun Streit eldonita verko Sammlung aller bekannter geographischer Ortsbestimmungen ege portas la stampon de la instigoj de Zách. Ankaŭ kelko da mapoj de la Vajmara Instituto kun la rimarko "kontrolita ĉe la observatorio de Seeberg" estis planita de Stieler. Finfine li komencis produkti grandan armean mapon de tuta Germanlando en 204 folioj, el kiuj li mem eldonis 25. Aperis en 1806 ĉe Schneider & Weigel aplaŭdita mapo de Eosta Indio. La sekvintajn jarojn Stieler ne aktivis geografie.

Furoratlaso[redakti | redakti fonton]

Sed de 1817-23 aperis granda atlaso titolita Atlas in 50 Blättern kiu famigas Stieler ĝis la 20-a jarcento. Ĝi tiom furoris ke tuj post la liverado aldoniĝis la unuaj kompletigaj paĝoj tiel ka en 1831 la tuta atlaso en tiam 75 folioj finfine estis je dispono. De ĉiuj ĝis tiam aperintaj atlasoj nur ĝi realigis la planon unuigi surpapere sciencan kritikon kun la senĉesajn progresojn de geografiaj malkovroj. Komence elstare kunlaboris C. G. Reichard (ĉefe por neeŭropaj regionoj). Poste Stieler sole gvidis la tuton. Stieler ankoraŭ vidis la duan eldonon komencitan en 1831. Eĉ pli granda estis la sukceso de la unuafoje en 1814 aperintan Lernejan Atlason (Schulatlas). Ĝustan laŭdon ricevis ankaŭ la verko Atlas von Deutschland in 25 Blättern (1829-86); ĝi estis la plej bela verko siaspece ĝis tiam konata en Germanlando.

Menciindas ankaŭ: Geographische Übersicht der ernestinischen Lande, komentario por la mapo de Turingio (1827), similaj komentoj por la mapo de Gotha farita de Bär (1833), la geografia parto de la Post- und Reisekarte von Deutschland farita de Diez (1825).

Profitegis de la agado de Stieler la entrepreno Perthes'sches Geographisches Institut (nomita por Justus Perthes). Danke al Stieler ĝi ne nur iĝis la plej sukcesa privata geografia instituto en Germanlando sed ankaŭ ekstere. La bonegaj rilatoj kun la dua ĉefo de la entrepreno Wilhelm Perthes tre faciligis al Stieler fruktodoni labori.

Riĉecoj politika kaj statistika ĉiam estis pli facile atingeblaj en geografiaj verkoj ol akurateco kaj topografie korektaj desegnoj. La kunlaboro de Stieler kaj Perthes kombinis ĉiujn aspektojn je perfekteco. Ili ankaŭ sukcesis trovi bonegajn kunlaborantojn. Christoph Bär, valora helpanto de Stieler kaj vera talento geografia, Friedrich von Stülpnagel kaj Heinrich Berghaus i.a. serĉis la proksimecon de la Perthes-instituto. Stieler mem faris mezuradojn kune kun Bär en Turingio kaj Norda Frankonio kaj kreis kiel eble plej detalajn verkojn. Kvankam Bär estis simpla filo de kamparano li iĝis fidela helpanto por Stieler kiu jam ne eldonis iun mapon sen antaŭa kritika provrigardo de Bär. Stülpnagel ankaŭ tre laŭditis fare de Stieler. Multaj gravuristoj devis eklerni la novajn teknikojn - kaj la progresoj en la Stieler-aj atlasoj de unu eldono al la sekvinta kontinue senteblis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jürgen Espenhorst: Andree, Stieler, Meyer & Co, Handatlanten des deutschen Sprachraums (1800-1945) nebst Vorläufern und Abkömmlingen im In- und Ausland, Bibliographisches Handbuch. Schwerte 1994, S. 44-137. (ISBN 978-3-930401-33-8)
  • Jürgen Espenhorst: Petermann's Planet, A Guide to German Handatlases And Their Siblings Throughout the Wordl 1800-1950, Vol. I: The Great Handatlases. Schwerte 2003, S. 179-346. (ISBN 978-3-930401-35-2)
  • Gottfried Suchy (Hrsg.): Gothaer Geographen und Kartographen. Gotha, 1985.
  • Steffen Siegel, Petra Weigel: "Der Rotstift des Kartographen. Grenzverschiebungen in 'Stielers Hand-Atlas'". In: Bildwelten des Wissens. Kunsthistorisches Jahrbuch für Bildkritik 6.2 (2008), Themenband "Grenzbilder", S. 58–65.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]