Johann Erhard Straßburger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Erhard Straßburger
Persona informo
Naskiĝo 25-an de februaro 1675 (1675-02-25)
en Markvippach
Morto 9-an de januaro 1754 (1754-01-09) (78-jaraĝa)
en Gotha
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

Johann Erhard STRASSBURGER (naskiĝinta la 25-an de februaro 1675 en Markvippach — mortinta la 9-an de januaro 1754 en Gotha) estis germana arkitekto de la baroka epoko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Straßburger ekkdeĵoris en 1701 por duko Frederiko la 2-a (Saksio-Gotao-Altenburg) en Gotao. La plej frue konfirmebla kunlaboro konstruprojekta surloka estis ĉe la starigo de Preĝejo frederika (la iama Tombeja kirko) en 1715. Neatingite li gravis dum al sekvintaj tri jardekoj en kirka konstruprojektaro de la duklando. En 1731 li nomumitis supera ĉefarkitekto. Laŭ komisio de duko Frederiko la 3-a (Saksio-Gotao-Altenburg) kaj de ties edzino Luise Dorothea de Sachsen-Meiningen li alikonstruis la Ordonoportistan ĝardenon je la belega Oranĝerio de Gotha en la 1730-aj jaroj. Kvankam Straßburger en 1746/1747 liveris du planojn por novkonstruo de ŝtona oranĝeria konstruaĵo ne li sed la vajmara ĉefarkitekto Gottfried Heinrich Krohne fine gajnis post konkurso en 1747 por komplekta novaranĝo de la oranĝeria ĝardenaro laŭ franca modelo. Straßburger, estante ankoraŭ asistanto dum la preparlaboroj por novfaro de la oranĝeria zono, pensiuliĝis en 1751. Lia lasta kirka konstruo estis la Monta preĝejo en Gehlberg, kiu post lia morto finfaritis en 1754. La majstro entombigitis sur la Tombejo malnova de Gotha; lia tombosthono forigitis okaze de la tombeja neniigo kaj la konstruo de naĝejo kaj lernejo apudaj en la jaro 1904-a.

La filo de Straßburger estis la ĉefarkitekto Johann Nikolaus Straßburger (en la Duklando Saksio-Meiningen), lia nepo estis la landa ĉefarkitekto de Saksio-Vajmaro-Eisenach, August Friedrich Straßburger.[1]

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Straßburger kunlaboris ĉe la jenaj verkoj:

Kirkaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Miriam von Gehren: Die Herzogin Anna Amalia Bibliothek in Weimar, Köln 2013, p. 110

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Hartmut Ellrich: Gothaer Baumeister des Barock: Der Oberlandbaumeister Johann Erhard Straßburger und seine Werke im Herzogtum Sachsen-Gotha. In: Gothaisches Museums-Jahrbuch 2004, Rudolstadt 2003, p. 132 ss.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]