Neuroda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Neuroda
komunumoparto en Germanio
Administrado
Poŝtkodo 99310
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 45′ N, 10° 59′ O (mapo)50.754710.9836Koordinatoj: 50° 45′ N, 10° 59′ O (mapo) [+]
Alto 398 m [+]
Areo 5,12 km² ( 512 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Neuroda (Turingio)
Neuroda (Turingio)
DEC
Neuroda
Neuroda
Situo de Neuroda
Neuroda (Germanio)
Neuroda (Germanio)
DEC
Neuroda
Neuroda
Situo de Neuroda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Neuroda (Wipfratal) [+]
vdr

Neuroda estas ekde la 1.1.2019 kvartalo de la urbo Arnstadt en Germanujo; antaŭe ĝi apartenis al la komunumo Wipfratal. Tie loĝas ne tute 200 enloĝantoj sur areo de 5,12 km² sur alteco de inter 398 kaj 375 metroj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Neuroda troviĝas sur monteta elstaraĵo kiu altiĝas suedokcidente ĝis ĉ. 460 metroj kaj malaltiĝas norde je la valo de la rivero Wipfra kaj eoste al suden kondukanta herbeja grundo. La vilaĝo estas en la monteta antaŭregiono de Turingia Arbaro sur la tavolo el bunta grejso de Paulinzella. En la medio alternas arbaroj (ĉefe de pinoj), herbaroj kaj kampoj. Eoste de la vilaĝo estas la 476 metrojn alta monto Sandberg kiun transboras la moderna rapidegtrajna fervojlinio inter Nurenbergo kaj Erfurto danke al la Sandberg-tunelo kun longeco de 1320 metroj. Dorse de Sandberg estas ankaŭ suprenveturejo la la federacia ŝoseo B 71 disde Wipfratal-valo al Turingia Arbaro. Najbaraj komunumoj estas Wipfra ueste, Stadtilm-Traßdorf eoste kaj Kettmannshausen respektive Behringen norde. Sudokcidente troviĝas la Akvobaraĵo Heyda.

Historio[redakti | redakti fonton]

Neuroda unue en dokumento menciitis ne antaŭ 1378 estante memkompreneble pli malujuna. Ĝi apartenis al la dinastio de Dinastio Witzleben kaj estis ĝis 1920 eksklavo de la Duklando Saksio-Gotao kiun ĉirkaŭkis la landoj Schwarzburg-Sondershausen kaj Saksio-Vajmaro-Eisenach. Ekde 1920 Neuroda apartenis al la Distrikto Arnstadt, el kiu post multaj jardekoj formiĝis Distrikto Ilm. De 1994 Neuroda estis parto de Wipfratal, ekde la 1.1.2019 la neurodanoj iĝis arnstadtanoj.[1]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Protestantisma kirko

Neuroda havas relative grandan kirkon; filioj ĝiaj estas en Kettmannshausen, Reinsfeld (Arnstadt), Schmerfeld, Traßdorf kaj Wipfra. La Kirko Sankta Maŭrico estas hala kies kerno estiĝis ĉ. la jaro 1300. En la 14-a jarcento la longa navo plialtiĝis kaj inter 1720 kaj 1724 iĝis alikonstruo kirka. En 1738 ĝi damaĝitis per fajro kaj refaritis ĝis 1740 fare de Johann Erhard Straßburger. El tiu tempo datumas la nuna tura spajro. La altaro estas de 1750: la orgenon faris en 1742/1743 la erfurta orgenfaristo Johann Georg Schröter.

Ekonomio kaj trafiko[redakti | redakti fonton]

Neŭroda estas ĉefe agrikultura komunumo sen iaj grandaj metiejoj. Ilmenau situas ĉ. 10 kilometrojn sude kaj la centro arnstadta ĉ. 12 km norde. Stratoj unuigas Neuroda kun Wipfra okcidente kaj Behringen respektive la bieno Behringer Schenke norde. Buslinioj asekuras personan transporton.

Referencoj[redakti | redakti fonton]