Wipfra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wipfra
komunumoparto en Germanio
Administrado
Poŝtkodo 99310
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 45′ N, 10° 58′ O (mapo)50.75527777777810.968333333333Koordinatoj: 50° 45′ N, 10° 58′ O (mapo) [+]
Alto 396 m [+]
Areo 5,06 km² ( 506 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Wipfra (Germanio)
Wipfra (Germanio)
DEC
Wipfra
Wipfra
Situo de Wipfra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Wipfra [+]
vdr

Wipfra estis urboparto de Wipfratal en la centra Distrikto Ilm, Germanio. Situas ĝi je 396 metroj kaj loĝas tie 186 homoj en la jaro 2004. Famas vere ĝia defend-preĝejo. Ekde la 1-a de januaro 2019 ĝi estas kvartalo de la urbo Arnstadt.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Wipfra situas centre de la Ilm-distrikto je 10 km for kaj de Arnstadt kaj de Ilmenau (en la sudo) apud la rivero Wipfra en kiuj enfluas surloke la rivereto Prolle venanta el okcidento. Wipfra centras en relative ebena areo kiu uzatas parte agrikulture parte forste (pinligno). Limas la regionon la montaro Reinsberge ueste kaj norde, Willingerberg kaj Sandberg eoste, la Heyda-baraĵlago sude. Najbaras la vilaĝoj Schmerfeld oriente, Kettmannshausen norde kaj Neuroda im oriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua endokumenta mencio estis en 1348. Ĉe la norda vilaĝorando je la maldekstra parto de la vojo kondukanta al Reinsfeld troviĝis Burgo Wipfra. La Schwarzburg-oj posedis ĝin kaj devis zorgi prie ankaŭ laŭ komisio de la urbo Erfurto. Restaĵoj videblas ĉe iama foso kaj ĉe ebenega monteto.[1]

En la jaro 1731 Wipfra kiel ankaŭ najbara Schmerfeld venis en la posedon de la Ilmenau-anoj al kiuj ĝi apartenis ĝis la turingiiĝo en la 1920-a jaro. Ankaŭ Johann Wolfgang von Goethe, ministro vajmara, vojaĝis en la jaro 1785 en tiun ĉi regionon dum kio li laŭdis ĝian pejzaĝan belecon kaj la enloĝantaran bonstaton. En 1922 la vilaĝo apartenigis kiel memstara komunumo al la Landa distrikto Arnstadt. Inter 1952 kaj 1994 ĝi troviĝis en Subdistrikto Arnstadt de Distrikto Erfurt; ekde 1994 ĝi estas en Distrikto Ilm kiam formiĝis ankaŭ la nova komunumo Wipfratal.

Evoluo enloĝantara[redakti | redakti fonton]

jaro loĝantoj
1804 181
1910 170
1933 160
1939 172
2004 186

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Interno de la defendokirko

Juvelaĵo estis sendube la defend-preĝejo el la 12-a jarcento kie romanikaj spuroj ankoraŭ ekzistas; ĝi staras sur monteto en la centro de la vilaĝo ĉirkaŭite de muro 3 metrojn alta. En la 25.7.1685 Heinrich Bach ludis la kirkan orgenon. Johann Gottfried Herder ellaboris ankaŭ novan liturgion por tiu ĉi komunumo. Ene troviĝas malofta vandpentraĵo de natura grandeco pri Adamo kaj Evo. Krome admirotas baptujo de 1596 kaj sonorilo de 1682. Post tri jarojn daŭrinta restaŭrado iĝis solena rekonsekro en la jaro 2004-a. Tiu ĉi belega protestantisma kirko administratas de la kirkestroj de Neuroda.

Ekonomio kaj trafiko[redakti | redakti fonton]

Wipfra estas agrikultura vilaĝo, el kiu multaj estas pendollaborantoj en la urboj Ilmenau, Arnstadt und Stadtilm. Kunligatas per stratoj Wipfra al Ilmenau tra Schmerfeld, al Arnstadt tra Kettmannshausen, al Stadtilm tra Neuroda. Buslinio 355 unuigas la vilaĝon al Anstadt tra Dörnfeld an der Ilm. Ĉirkaŭ du kilometrojn eoste de la vilaĝo kondiuas la federacia ŝoseo 71 kaj la fervoja rapidlinio inter Erfurto kaj Nurenbergo kun la proksima Sandberg-tunelo.

La defend-kirko Wipfra: La preĝejo kaj tombejo en Wipfra prezentas ĝis hodiaŭ impreson de mezepoka Dia burgo

Preterveturantaj aŭtostiristoj vidas kirkon bone konservitan malantaŭ la iama tombeja murego. Aliro internen iam permesis nur eta pordeto ŝlosfermebla. Simile al aliaj vilaĝoj de la nuna komunumo Wipfratal (Hausen, Reinsfeld) la remparo konstruitis ne antaŭ la malfrua Mezepoko.

Kirko-detaloj[redakti | redakti fonton]

La kirko mem estas eta halo kun duonronda apsido estiĝinte ĉ. la jaroj 1150/60. En 1969 malkovritis romanika murpentraĵo ĉe a volbo de la apsido kiu montras Kriston kiel juĝiston de la mondo kaj la kvar apokalipsajn trajtojn (latine: Maiestas Domini - majesteco de Dio).

Pro la starigo de la muro en la malfrua Mezepoko plialtigitis ankaŭ la preĝejo je du etaĝoj. Orielo ĉe la nove farita orienta gablo (nuntempe ankoraŭ oni vidas la truojn por la traboj kaj etan fendon) povis esti uzata ankaŭ kiel gvatteraso por protekti sin kontraŭ danĝeroj.

Post la Reformacio la interno ŝanĝitis laŭ la novaj protestantaj bezonoj. Ĝi ricevis en 1667/68 barelvolbon el ligno, galeriojn kaj pli grandajn fenestrojn. Tiam oni kovris pentraĵojn de la paradizo de nekonata pentristo el 1600 ĉe la orienta flanko. Ĝi malkovritis antaŭ malmultaj jaroj (en 2001). Ĝi montras pejzaĝon kun diversaj bestoj kaj kreskaĵoj kiel ankaŭ la de super natura grando estantaj figuroj de Adamo kaj Eva. Ties nudeco kaŭzis eĉ surpentradon en la jaro 1810-a pro maldeco de la bildo enkirke. La anatomio de la figuroj estas bonege videbla kaj unikaĵo. En tiu ĉi tempo faritis ankaŭ la ambono, artiste mirinda verko pro la samtempa uzo de klasikismaj kaj novgotikaj formoj. En la superkronanta predikeja tegmento troviĝas i.a. la simbolo de la Sankta Triunuo kiel ankaŭ la torturinstrumentojn de la krucumota Kristo.

En 2004 ĉiuj restaŭradlaboroj malekis kaj la kirko solene rekonsekritis. La sonorilo estas de 1682, la baptopelvo de 1596. La preĝejo apartenas al la eklezia komunaro Neuroda.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig-Verlag, 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 277.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]