Zerbst aŭ formale Zerbst/Anhalt estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Anhalt-Bitterfeld de la federacia landoSaksio-Anhalto, kaj en sia nuna formo fondiĝis la 1-an de januaro 2010 el la historia urbo Zerbst kaj pliaj 21 antaŭe sendependaj komunumoj. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 21 519 loĝantojn. La komunuma teritorio ampleksas areon de 467,65 kvadrataj kilometroj - laŭ areo laŭ stato de la komunuma fondodato temas pri la kvina plej granda komunumo en Germanio.