Johann Martin Miller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Martin Miller
Persona informo
Aliaj nomoj Fräulein von Arnim
Naskiĝo 3-an de decembro 1750 (1750-12-03)
en Jungingen
Morto 21-an de junio 1814 (1814-06-21) (63-jaraĝa)
en Ulm
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de Göttingen
Okupo
Okupo verkisto • romanisto • teologo • dojeno
vdr

Johann Martin MILLER (naskiĝinta la 3-an de decembro 1750 en Ulm, mortinta samloke la 21-an de junio 1814) estis germana verkisto, ano de Hainbund kaj teologo. Furoris lia romano Siegwart. Eine Klostergeschichte kiu konsidereblas unu al la plej gravaj germanlingvaj verkoj de la 18-a jarcento. Li nuptis en 1780 Anna Magdalena Spranger kaj en 1805 Magdalene Kröner (kun ŝi li havis filon kaj filinon).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de luterana predikisto kaj gimnazia instruisto li pasigis dek feliĉajn jarojn (1753–63) en Leipheim kiuj pli malfrue etis surpaperigitaj en la romano Siegwart. Post kiam la patro fariĝis predikisto en la ĉefpreĝejo de Ulm li frekventis la tiean gimnazion. En aŭtuno 1770 Johann Martin ekstudentis en Göttingen teologion. De 1771 li loĝis, kun la parenco Gottlob Dieterich Miller, ĉe la onklo kaj teologiprofesoro Johann Peter Miller. Per Klagelied eines Bauren li atentigis la eldoniston Heinrich Christian Boie kiu estis peronta kontaktojn al aliaj junaj poetoj de Göttingen. En la 12.9.1772 li kunfondis kun J. H. Voß, J. F. Hahn, Hölty kaj J. Th. L. Wehrs la poetan kaj amikan ligon "Der Hain".

Dum la vintra semestro 1774/75 li studis en Lepsiko revenonte jam post pasko 1775 al Göttingen de kie li akompanis Klopstock al Hamburgo. Je Wandsbek (Hamburgo) li flegis renkontadi Matthias Claudius. Post finekzameniĝo altlerneja li hejmeniris tra Münden vizitante la rektoron kaj poeton Johann Konrad von Einem kaj ties filinon Charlotte, poste tra Gießen, Wetzlar kaj Darmstadt (por renkonti Klinger, H. L. Wagner, Merck kaj la komponiston Kayser). Aŭtune li troviĝis en Zuriko ĉe la fratoj Christian zu Stolberg-Stolberg kaj Friedrich Leopold zu Stolberg-Stolberg kaj Johann Kaspar Lavater. Bonvenigite entuziasme fare de Christian Friedrich Daniel Schubart li transprenis post ties arestiĝo en 1777 la kontinuigon de Teutsche Chronik. Ĝis 1780 li estis vikario en Ulm, poste li paroĥestris en la filia kirko en Jungingen; paralele li iĝis en 1781 insruisto ĉe la gimnazio de Ulm, komence pri jurnaturalismo, poste pri la helena lingvo, fine pri kateĥismo-lernigo.

Inter 1783 ĝismorte li predikistis (kiel iam la patro) en la ĉefpreĝejo de Ulm, interrompite de mallonga bavaria okupado. La reĝo de Virtembergo nomumis lin en 1810 dekano de la diocezo de Ulm kaj spirita konsilisto.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Pliriĉigis Miller la poeziumadojn de anoj de Hainbund per multaj kantoj. En la aliaj formoj kaj enhavoj (odoj, elegioj, patriotismaj kantoj) li simple volis imiti la klopstock-aĵojn de la amikaro. Por kunvenoj de la poeta fratio li liveris ade kontribuaĵojn, ankaŭ por prepari la publikigon de komunan libron Bundesbuch.[1] Ankaŭ la donaco Für Klopstock enhavas multon de Miller.

Naturo, amikeco kaj amo estis la favoraj temoj de Miller, kiujn li pritraktis per simplaj rimstrofoj. La strebon je modesteco kaj populareco intertempe ĝenis anakreona kaj filistra partoj. Originante el Suda Germanujo, Miller intencis renovigi menestrelajn tradiciojn kio kaŭzis lian kromnomon Minnehold. Fakte, restis tiaj ideoj malprofundaj. La ŝato verki rolulajn kantojn eble fontas en la intereso pri mezepoka amkanto. Tiuforme li skribis monaĥinajn kantojn, kvazaŭ imagatan klostran poezian, ĝermo de estonta romanproduktado. Tamen plej bonis kamparanaj kantoj kie motivoj de simpla, neurba vivo ka sincereco abundas. Muzikigis verkojn de li ekz. J. André, J. A. P. Schulz, Ch. G. Neefe kaj Wolfgang Amadeus Mozart.[2]

Romanistece[redakti | redakti fonton]

Furorverko lia romana kun la titolo Siegwart. Eine Klostergeschichte (1776) venis tuj dekomence. Post legantara febro pri La suferoj de la juna Werther (verko de Goethe) evoluis senkritike kompata febro pri Siegwart (de Miller). La negativaj flankoj de sento-kulto superis. Eĉ Ŝilero estis tuŝita je Karlo-lernejo; spuroj troveblis en la ŝileraĵoj Die Räuber, Kabale und Liebe kaj Geisterseher. Inverse, Johann Heinrich Merck verkis sarkasman recenzon kaj Goethe primokis la romanon en 1778 per la groteskaĵo Der Triumph der Empfindsamkeit.[3] Komuno de ĉiuj tiaj verkoj estas la ĝojo priskribi detalojn de la burĝa ĉiutaga vivo, la amo por natura idilieco, la influo de Jean-Jacques Rousseau, la ŝatego de Klopstock, la ofteco de enplektitaj membiografiaĵoj. Memkompreneble ĉio tia ĉe Miller estas ŝajne iomete triviala: Miller prenis la virtajn idealojn de Samuel Richardson kreonte kortuŝaĵojn. La rezulto estis aferoj en predikista stilo kun admono vivi averaĝan moralon. Malgraŭ negativaj aspektoj rilate al la monaĥa vivo, la romano Siegwart helpis transporti pozitivajn kliŝeojn pri frokula vivo por anoj de romantikismo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Elschenbroich, Adalbert, "Miller, Johann Martin". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 17 (1994), p. 514-516 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ĉi-prie esploris disertacie la literaturhistoriisto Paul Kahl.
  2. La ĝis hodiaŭ plej konata kanto estas Die Zufriedenheit kie tekstas Was frag' ich viel nach Geld und Gut, wenn ich zufrieden bin/Kial demandu oni pri mono kaj havaĵoj, se oni estas kontenta (de 1776).
  3. Sed pli malfrue Goethe aprobis, en literaturhistoria kunteksto, la ĉefverkon de Miller, frukto de tempo kiam ankaŭ lia propra Werther estiĝis.