Christian zu Stolberg-Stolberg
Christian zu Stolberg-Stolberg | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 15-an de oktobro 1748 en Hamburgo | |
Morto | 18-an de januaro 1821 (72-jaraĝa) en Windeby | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Holstinio vd | |
Familio | ||
Patro | Christian Günther zu Stolberg-Stolberg vd | |
Gefratoj | Friedrich Leopold zu Stolberg-Stolberg, Catharine Stolberg (en) kaj Augusta Louise zu Stolberg-Stolberg (en) vd | |
Edz(in)o | Louise Stolberg (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto tradukisto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Christian zu Stolberg-Stolberg (naskiĝis la 15-an de oktobro 1748 en Hamburgo, mortis la 18-an de januaro 1821 en Windebye apud Eckernförde) estis germana verkisto, filo de grafo Christian Günter kaj frato de Friedrich Leopold zu Stolberg-Stolberg. La fratoj kritikitis polemike en la verko Xenien.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Ekstudinte en 1769 en Halle (Saale) li studis inter 1772 kaj 1774 en Göttingen, kie li aniĝis al Hainbund. En 1777 li iĝis oficialulo gvida en Tremsbüttel (antaŭe li jam estis laborinta en Kopenhago) kie li edziĝis al en multaj poemoj glorigita vidvino de ĉekortega servisto von Gramm, Luise. Ŝi mem estis grafino de Reventlow.
Post 23 jaroj da ekzemplodona deĵoro Stolberg pensiuliĝis kaj retiriĝis je bieno Windebye apud Eckernförde.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Liaj mallongaj poemoj »Gedichte« (elegioj, kantoj, baladoj ktp.) aperis kune kun poemoj de liaj fratoj unue en 1779 en Lepsiko; same la dramoj »Schauspiele mit Chören« (1787), el kiuj li verkis »Belsazar« kaj »Otanes«. Ambaŭ fratoj kunlaboris krome ĉe la poeziaĵoj »Vaterländischen Gedichte« (Hamburgo 1815), en kiuj ili klopodis plenumi nivelojn malmodernajn. Christian krome publikigis en Hamburgo en 1782 »Gedichte aus dem Griechischen« kiel ankaŭ tradukon de verkoj de Sofoklo (Lepsiko 1787) en kvinpiedaj jamboj, tradukoj kiuj ne malutilis tiutempe! Liaj poeziaĵoj ĉiuj troviĝas en la 20-voluma eldono »Werke der Brüder Stolberg« (Hamburgo 1820–25). Kiel poeto li imitis sian eĉ pli ŝtorman kaj pasian fraton Friedrich Leopold; la konvertiĝon fratan al katolikismo li akre malaprobis daŭre estonte en kontakto kun li.
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 19. Leipzig 1909, p. 57-58, kio relegeblas tie ĉi interrete.