Saltu al enhavo

Hainbund

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hainbund
literary group (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1772 vd
Fino 1775 vd
Lando(j) Germanio vd
vdr
Membroj de Hainbund: Bürger, Christ. Graf zu Stolberg, F. L. Graf zu Stolberg, Hölty, Voß (de supre kaj de maldekstre)

(Göttinger) Hainbund estis ligo de poetoj spontanee fondita dum komuna promenado en la vespero de la 12.9.1772. Al ili apartenis i.a. Ludwig Christoph Heinrich Hölty, Johann Heinrich Voß, Johann Martin Miller, Heinrich Christian Boie, Carl Friedrich Cramer kaj la grafoj Christian kaj Friedrich Leopold zu Stolberg-Stolberg. Ekzistis paraleloj al Sturm und Drang.

La plejmulto membrara estis studintoj de la altlernejo de Göttingen. Origino de la nomo estas odo de Friedrich Gottlieb Klopstock kun la titolo Der Hügel und der Hain (1771). En ĝi la ege ŝatita poeto konfesis novan germanan poezion emancipitan de klasikaj modeloj. La monteto en tiu ĉi versaĵo estas la bildo por Parnaso kie sidis la grekaj Muzoj, dum Hain / arbareto estas la sidejo de ĝermanaj bardoj.

Simpatiis kun Hainbund la malproksime loĝinta Gottfried August Bürger, Matthias Claudius en Wandsbek (Hamburgo), Leopold Friedrich Günther von Goeckingk, Christian Friedrich Daniel Schubart kaj Klopstock en Hamburgo, kiu petis membriĝon en 1774 kaj vizitis samjare la movadanojn en Göttingen. Post la finstudado de ĝiaj membroj la ligo paŝon post paŝo malfondiĝis.

La entuziasmo pri la tiamaj konoj pri ĝermana mitologio (kiuj inkludis ankaŭ elementojn de mitologioj angla-saksiaj, keltaj, malnovnordaj) evidentiĝis ankaŭ per la pseŭdonimoj prenitaj de la hainbundanoj, ekz. Werdomar (por Boie), Sangrich (por Voß), Haining (por Hölty) kaj Minnehold (por Miller).

Dum ĉiusemajnaj kunsidoj laŭtlegitis la verkoj, kritikitis, plibonigitis kaj dokumentitis en la Liga libro. Organo publikiga estis la ekde 1770 far Boie eldonita gazeto Göttinger Musenalmanach, kiu servis ankaŭ kiel antologio de tiutempaj produktoj literaturaj. En la eldonoj inter 1773-75 la ligo trovis en ĝi sian podion.

Estis la ligo rondo de homoj kun grandaj politika kaj literatura misiaj sintenoj. Ĝi venis el la movado de sentimentalismo, alternativo al la moda raciismo de la klerismuloj. Plej gravis por la hainbund-anoj kulto de amikecoj, entuziasmaj paroloj pri la naturo, kliŝigo de kamparana vivo, kontraŭfranca naciemo kaj nepolitika-poezia opozicio al tiranoj. Tiamaniere oni volis kontribui al la novigo de poezio, moralo kaj nacia fiero.

Samtempe signifis tio ankaŭ malakcepton de la rokoko-poetoj kaj de influo de fremdaj verkistoj (ĉefe el Franclando). Pri la neakceptitaj ideoj modelis Christoph Martin Wieland kies verkon Idris la hainbund-anoj rituale bruligis. Aparte por Kelletat estis s-ro Wieland malŝatindega reprezentanto de maldura, dusenca kaj maldeca poetiko. Kritikis tian malamon de aliaj poetoj la en Göttingen instruinta Georg Christoph Lichtenberg en sia Sudelbuch (D 440) per la sekvaj vortoj: "Ĉi-jare aperis homoj prononcantaj la adjektivon deutsch ĉiam tra grande malfermitaj naztruoj."

Por esprimi siajn ideojn hainbund-anoj prenis lirikajn formojn taŭgajn kiel: odo, elegio, idilo, himno, kanto, balado. Oni postulis senperecon de la esprimado kaj etikon de sincereco/vereco per malkovrado de la malnovgermana ensocia kantado kaj de Mezepoka amkanto. Modeldonantaj estis - krom la odoj de Klopstock - la t.n. Tombejaj poezioj / Graveyard poetry el la angla literaturo, la bardaĵoj kaj la antikva popola poezio. Ĝin oni intencis transformi en neartefaritan kaj subjektivan esprimilon kun belaj versoj. Ĝenerale preferatis etaj lirikaj formoj. En la odoj de Christian zu Stolberg-Stolberg, Johann Heinrich Voß, Hölty kaj Miller troviĝas ankoraŭ tipaj motivoj (najtingalo, arbaro, luno, rojo ktp.) sed ankaŭ personaj travivaĵoj (amo, amikeco, entuziasmo por la patrujo). Kontraŭe al la solenaj patosaĵoj de Klopstock la odoj de la liganoj estas pli mallongaj kaj preferis homajn-intimajn aferojn kaj pornaturan sentemon.

Ekzemple per la verko Leonore de Bürger kiu aperis en la Almanako en 1774 la ligo decide helpis formi la germanan artefaritan baladon (ekz. la demonozan naturan/fantoman baladon). Ĝia vera graveco estis la eksperimentado per amaso da diversaj ĝenretoj kio estis fruktodona por la taŭgigo de la germana al diversaj literaturtipoj. Influoj senteblis ĉe Novalis, Friedrich Hölderlin, Eduard Mörike sed ankaŭ ankoraŭ ĉe Rainer Maria Rilke.

Gallus, Jörg: "Göttinger Hain", en: Microsoft Encarta [DVD], 2006.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Rothraut Bäsken: Die Dichter des Göttinger Hains und die Bürgerlichkeit. Eine literarsoziologische Studie. Königsberg, Berlin 1937
  • Hans Grantzow: Die Geschichte des Göttinger und des Vossischen Musenalmanachs. Univ. Diss., Berlin 1909
  • Heinz Jansen: Aus dem Göttinger Hainbund. Overbeck und Sprickmann. Münster 1933
  • Paul Kahl: Das Bundesbuch des Göttinger Hains. Edition - Historische Untersuchung - Kommentar. Tübingen 2006.
  • H. Kindermann: Göttinger Hain. Stichwort in: Paul Merker, Wolfgang Stammler (Hrsg.): Reallexikon der deutschen Literaturgeschichte, Bd. 1. Berlin 1925/1926, S. 456-462
  • Werner Kohlschmidt: Göttinger Hain. In: Reallexikon der deutschen Literaturgeschichte. 2. Aufl. Bd. 1. Berlin 1958. S. 597-601
  • Annette Lüchow: Die heilige Cohorte. Klopstock und der Göttinger Hainbund. In: Kevin Hilliard, Katrin Kohl (Hrsg.): Klopstock an der Grenze der Epochen. Berlin, New York 1995, S. 152-220
  • Axel Pohlmann: Der Hain und die Loge. In: Quatuor Coronati Jahrbuch, Nr. 38, Bayreuth 2001, S. 129-149
  • R. E. Prutz: Der Göttinger Dichterbund. Zur Geschichte der deutschen Literatur, Leipzig 1841
  • August Sauer: Die Dichtungen des Göttinger Hainbunds, 1887
  • Walter Schachner: Das Generationsproblem in der Geistesgeschichte. Mit einem Exkurs über den Hainbund. Gießen 1937, Nachdruck Amsterdam 1968
  • Karl Weinhold: Heinrich Christian Boie. Halle 1868
  • Emil Ernst Windfuhr: Freimaurer im Göttinger Hain. Die Gebrüder Stolberg, Voss, Claudius, Bürger und ihre Beziehungen zur Freimaurerei. Freimaurerische Schriftenreihe Nr. 12. Frankfurt/Main, Hamburg, Mainz o.J. (ca. 1955)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]