Johann Konrad von Einem

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Johann Konrad von EINEM (mortinta la 1-an de aprilo 1799) estis germana poeto kaj lernejestro.

Von Einem estis vica rektoro en Münden antaŭ privatuliĝo de 1797 en Erfurto. De li konataj estas kelkaj mallongaj poemoj kiuj aperis en la gazetoj "Göttinger Musenalmanach" kaj "Musenalmanach" de Johann Heinrich Voß. Tie li subsignis per la mallongigo v.E.. Estante amiko de Gottfried August Bürger li ĝuis plurfojan menciiĝon en leteroj de Bürger. Johann Martin Miller vizitis lin kaj lian filinon Charlotte en Münden dum urba trapasado ĉevojaĝe.

Literatur[redakti | redakti fonton]

  • Meusel, Lexikon. Redlich, Versuch eines Chiffernlexikons zu den Göttinger, Vossischen, Schiller’schen und Schlegel-Tieck’schen Musenalmanachen. Hamburgo 1875.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Creizenach, Wilhelm, "Einem, Johann Konrad von". Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie 5 (1877), p. 758 (tie ĉi interrete)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.