Marlene Weingärtner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marlene Weingärtner
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1980 (1980-01-30) (44-jaraĝa)
en Heidelberg
Lingvoj germana
Loĝloko Ulm
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo tenisisto
vdr

Marlene Weingärtner - prononco [marLE:ne VAJNgertna] - estas germana tenisistino. Ŝi naskiĝis la  30-an de januaro 1980(nun 1980-01-30) en Hajdelbergo, do nun estas 44-jara. Ekde la jaro 1994 ĝis 2005 ŝi estis tenisa profesiulo.

La plej rimarkinda momento de ŝia kariero estis ŝia unuaraŭnda matĉo ĉe la turniro Aŭstralia malferma ĉampionado de 2003 kiam ŝi venkis tie la defendantan ĉampionon Jennifer Capriati. Capriati gvidis la renkonton 6-2, 4-1, sed Weingärtner rebatis kaj venkis per 2-6, 7-6, 6-4 poentoj. Ŝi poste atingis la trian raŭndon.

Ŝiaj plej bonaj Grandŝlemo-montradoj estis du kvara-raŭndaj aperoj, la unua en Melburno 2002, ĉi-lasta ĉe la Francia malferma ĉampionado de 2004. En 2004, ŝi ankaŭ atingis sian nuran finalon de turniro de la Virina Tenisa Asocio en Balio kiun ŝi perdis al Svetlana Kuznecova.

Weingärtner demisiis post la Usona malferma ĉampionado de 2005, post suferaj unuaraŭndaj perdoj pro daŭraj ortopediaj problemoj.

Nun ŝi vivas en Ulm, Germanio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]