Victor Serge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Victor Serge
Persona informo
Naskonomo Ви́ктор Льво́вич Киба́льчич
Naskiĝo 30-an de decembro 1890 (1890-12-30)
en Bruselo
Morto 17-an de novembro 1947 (1947-11-17) (56-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj francarusa vd
Ŝtataneco Sovetunio • sen valoro vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Subskribo Victor Serge
Familio
Edz(in)o Liuba Russakova Kibalchich • Laurette Séjourné vd
Amkunulo Rirette Maîtrejean vd
Infanoj Vlady Kibalchich Russakov vd
Profesio
Alia nomo Victor Serge • Rétif vd
Okupo tradukistoĵurnalistoverkistopolitikisto • revoluciulo • anarkiisto vd
Laborkampo literary activity • politika agado • ĵurnalismo • translating activity vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Victor Serge (n. 30-an de decembro 1890; m. 17-an de novembro 1947) estis verkisto, revoluciulo, anarkiisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Victor Serge (aŭ Esperante Viktoro) naskiĝis kiel Victor Lvoviĉ Kibalĉiĉ en Bruselo, filo de politikaj rifuĝintoj el Rusio: lia patro dizertis el la cara armeo kaj la familio suferis malriĉon kaj eĉ malsaton kiu mortigis fraton de Viktoro. Kiam li estis nur 13jara la gepatroj separiĝis kaj li devis eklabori en diversaj malfacilaj taskoj; tiele li kuniĝis al diversaj revoluciuloj. Li aniĝis junaĝe en la belga socialisma junulara organizo Jeunes Gardes, kiun li baldaŭ forlasis pro neado de la reformismo.

En la aĝo de 19, li translokiĝis al Parizo kie li vivtenas sin per instruado de la franca al rusaj enmigrintoj, aliĝis al la anarkiistoj kaj iĝis kuneldonanto de la eldonaĵo L'Anarchie. Pro sia publika malkondamno de la Bonnot-bando (anarkiista grupo, kiu efektivigis senposedigojn kaj atakojn), kvankam li preferis la pacan agadon per propagando kaj verkado, li estis en 1912 enprizonigita por 5 jaroj. Tiame li edziĝis la unuan fojon por ke la edzino povu viziti lin en karcero. Kvar kamaradoj estis ekzekutitaj dum la sama procezo. Post liberiĝo en 1917, translokiĝis li al Barcelono (tie li prenis la nomon Serge), kie li kunlaboris pri la anarki-sindikata gazeto Tierra y Libertad kaj partoprenis ribelon en julio de 1917.

Revoluciulo[redakti | redakti fonton]

Post eko de la rusa revolucio, li volis tien veturi, sed la franca registaro enprizonigis lin denove por unu jaro kiel suspektindan eksterlandanon. Li alvenis en Rusion nur en 1919 (kiam li estis 28jara) por apogi la revolucion. La problemojn li klarigis por si per la ekstera premo (blankgvardianoj, ekstara atako) kaj laboris kun Zinovjev. Li aliĝis al la Komunista Partio de Sovetunio, kunlaboras en registaraj gazetoj kaj ĉefe en Kominterno.

Post matrosribelo de Kronstadt – en marto de 1921 – li seniluziiĝis kaj retiriĝis al bieneto kun sia bopatro por konstrui agrikulturan komunumon proksime al Petrogrado. Tiu provo baldaŭ fiaskis pro malamika sinteno de la lokaj kamparanoj. Serge tiam profitas la okazon kaj pro la interna malakcepto de la subpremado de la ribelo de Kronstadt kaj pro la konstantaj maĥiavelismaj disputoj por la povo inter Stalino kaj Trocki (dum fina malsano de Lenino) li elmigris kun sia dua edzino Ljuba Rusakova kaj la filo Vlado (3jara) kaj eklaboris por Kominterno en Germanio kaj partoprenis en la ribelo de aŭtuno de 1923, kiu malsukcesis. Tiam Viktoro denove elmigris, nun al Vieno, kie li daŭre kunlaboras en la komunisma internacia gazetaro.

Opozicianto[redakti | redakti fonton]

Post reveno en Rusio, li trovis pli kaj pli malfavoran situacion, kaj ekonomian kaj politikan, kaj aliĝis al la maldekstra opozicio de Lev Trockij, sed post ties debato kaj malpermeso li estis en 19271928 ekskludita el la partio kaj semajnojn poste eĉ arestita. Serge liberiĝis pro solidara kampanjo de la francaj geamikoj.

La sekvajn kvin jarojn plenumis li pri verkado de kelkaj romanoj kaj historiaj studaĵoj, kiujn li poste kontrabandis eĉ al Francio kaj li tie parte aperigis ilin. Inter 1928 kaj 1933 lin daŭre ĉikanis la sekreta polico, kio kaŭzis gravan malsanon ĉe sia amikino Liuba. La situacio malfacilegis kaj la edzino freneziĝis: neniam rekuperiĝos. Serge estis kondamnita al trijara ekzilo en Orenburg/Uralo en 1933. Tie li organizis kun sia filo kaj aliaj ekzilintoj opozician grupon. En 1936 – danke al nova kampanjo de la francaj amikoj inter kiuj Romain Rolland, Georges Duhamel kaj André Gide – povis li forlasi Sovetunion en 1936 kaj li kaj lia familio ricevis azilon en Belgio, sed li baldaŭ pluveturis al Parizo kie ankoraŭ komunistoj malakceptas lin.

Serge kontaktis Trocki-on, sed ili baldaŭ malakordis pri la matrosribelo kaj la hispana enlanda milito. Pro okupo de Francio li fuĝis en 1941 el Eŭropo al Meksiko kie li estis kontaktinta Trocki'n kiu jam estis mortigita de stalinisto ĉe la alveno de Viktoro.

Tie li estis en daŭra danĝero pro la lokaj stalinistoj. Li mortis de korinfarkto en 1947, izolita kaj malriĉa.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Liaj verkoj skizas kontraŭaŭtoritatan socialismon. Li verkis 33 romanojn inter kiuj "La viroj enkarcere", publikita en 1930, "La senpardonaj jaroj", publikita post lia morto.

Victor Serge estas patro de la meksika mur-pentristo Vladimir Rusakov (1922-2005).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]