Monda Tago de Filozofio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Monda Tago de Filozofio (angle: World Day of Philosophy) – ĉiujara festo laŭ iniciato de Unesko (Unuiĝint-Naciara Edukada, Scienca kaj Kultura Organizo), estas internacia tago solenata la trian ĵaŭdon de novembro.

Celoj[redakti | redakti fonton]

La festado celas montri signifon de filozofio kaj instigi socion (precipe junularon) ekinteresiĝi pri filozofio kiel scienco. Ankaŭ celas inklini al kritika pensado kaj filozofia debato pri problemoj de la nuntempa mondo kaj plibonigi komunikadon kaj kunlaboradon inter filozofoj kaj sciencistoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua Tago de Filozofio estis celebrata la 21-an de novembro 2002 kadre de internaj decidoj de Unesko. En 2005 dum Ĝenerala Konferenco en Parizo (la 33-a sesio), oni oficiale proklamis la trian ĵaŭdon de novembro "Monda Tago de Filozofio".

Tiuokaze estas organizataj simpozioj, lekcioj, konferencoj por plenkreskuloj, kaj ankaŭ malfermaj tagoj kune kun kursoj por studentoj. Ili ebligas partoprenon al ĉiuj interesitoj, ne nur al personoj profesie okupiĝantaj pri filozofio.

La 18-an de novembro 2010 ĝenerala direktorino de Unesko Irina Bokova komencis festadon inaŭgurante en Parizo Internacian Forumon pri "Filozofio, Kultura Diverseco kaj Proksimiĝo de Kulturoj", kiun partoprenis filozofoj el la tuta mondo. La aranĝon partoprenis pli ol 80 membro-ŝtatoj, interalie Albanio, Argentino, Germanio, Francio, Urugvajo, Meksiko, Gvatemalo, Senegalo, Aŭstralio kaj Usono.

Filozofoj-esperantistoj kaj ties esperantlingvaj iniciatoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]