Paweł Sajdek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paweł Sajdek
Persona informo
Naskiĝo 29-an de junio 1956 (1956-06-29)
en Stalowa Wola
Morto 22-an de novembro 2021 (2021-11-22) (65-jaraĝa)
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Jagelona Universitato vd
Profesio
Okupo instruisto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Paweł SAJDEK (naskiĝis la 29-an de junio 1956 en Stalowa Wola) estas pola orientalisto, hindologo, sanskritologo, tradukisto, poligloto. Doktoro de la homa scienco pri la barata literaturscienco, doktoro habilita de la homa scienco pri filozofio, altlerneja profesoro de Pedagogia Universitato en Krakovo. Plurjara lekciisto de Filozofia Fakultato ĉe Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a" (KUL), esperantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 1975-1978 studis anglan filologion ĉe Jagelona Universitato. En 1978 komencis samloke hindologiajn studojn en Instituto de Orienta Filologio, kiujn finis en 1988 per defendo de la magistra laboraĵo titolita Kenopaniṣad na tle innych Upaniszad klasycznych (Upaniŝado Kena surfone de aliaj upaniŝadoj). En la jaroj 1981-1982 estis stipendiulo de barata registaro en Nov-Delhio. En 1989 komencis labori kiel asistanto en Filozofia Fakultato de KUL, kie lekciis sanskriton. Dum sia tuta laboro en la Katedro de Historio pri Antikva kaj Mezepoka Filozofio okupiĝis ĉefe pri vaste komprenata historio de orienta filozofio: hinda filozofio, ĉina filozofio, islama filozofio kaj mezepoka juda filozofio.

Ankaŭ lekciis historion de Antikvo kaj filozofion de Mezepoko, gvidis kurson pri tradukado de latinaj tekstoj, ankaŭ ekterprogramajn okupojn pri sanskrito kaj hindia lingvo. Kiel asistanto plurfoje veturis al studsesioj gvidataj de profesoro Gerhard Oberhammer en Hindologia Instituto de la Universitato de Vieno. En 1999 defendis doktoran disertaĵon O sposobach bytowania w Brahmasiddhi Maṇḍanamiśry (Pri manieroj de ekzistado en Brahmao-siddhi de Mandana Miŝra) en Orientalistika Instituto de Jagelona Universitato. De 2001 apartenas al Scienca Societo de KUL, samjare avancis al posteno de adjunkto. En 2012 ĉe KUL akiris habilitiĝon pri filozofio surbaze de la disertaĵo titolita Spór o słowo. Obrona Mandany Miśry teorii sphoty (Disputo pri la vorto. Defendo de la signifo-teorio laŭ Mandana Miŝra). Post kvaronjarceno depost sia engaĝiĝo finis laboron en Filozofia Fakultato de KUL, kaj en 2014 komencis labori kiel altlerneja profesoro en Katedralo de Historio pri Antikva kaj Mezepoka Filozofioj ĉe Pedagogia Universitato je la nomo al Komisiono de Nacia Edukado en Krakovo.

Kune kun d-ro Maciej Stanisław Zięba apartenis al la lastaj laborantoj de la Filozofia Fakultato de KUL, kiuj okupiĝis pri orienta temaro. La esploroj komencitaj de pastro profesoro Franciszek Tokarz.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]