Christopher Paolini
Christopher Paolini | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Christopher Paolini | ||
Naskiĝo | 17-an de novembro 1983 (39-jara) en Los-Anĝeleso | |
Religio | ateismo [#] | |
Lingvoj | angla [#] | |
Ŝtataneco | Usono [#] | |
Alma mater | American School of Correspondence [#] | |
Subskribo ![]() | ||
Profesio | ||
Okupo | verkisto • romanisto • sciencfikcia verkisto • verkisto de porinfana literaturo [#] | |
Laborkampo | literary activity • fantasta literaturo • sciencfikcio [#] | |
Aktiva dum | 2002– [#] | |
Verkado | ||
Verkoj | La Heredaĵo ❦ Eragon ❦ Eldest ❦ Brisingr ❦ To Sleep in a Sea of Stars [#] | |
En TTT | Oficiala retejo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Christopher Paolini (naskigita 17-a de novembro 1983) estas usona verkisto de fantasta fikcio, plej konata kiel la aŭtoro de libroserio pri la heroo Eragon, el kiu ĝis nun aperis tri volumoj.
Paolini naskiĝis en suda Kalifornio, tamen li plenkreskis kaj nune loĝas en Paradise Valley Montano. Liaj gepatroj estas Kenneth Paolini kaj Talita Hodgkinson. Li estis instruita per hejminstruo dum sia tuta vivo, kaj li diplomiĝis de altlernejo 15-jaraĝa. Post diplomiĝo, li ekverkis la unan kaj poste pliajn volumojn de la libroserio pri Eragon. La unua libro estis originale eldonita de sia gepatroj. En aŭgusto 2003, ĝi estis eldonita de eldonejo Alfred A. Knopf, kaj baldaŭ furoriĝis. En 2006, filmo de Eragon estis farata.
Influoj[redakti | redakti fonton]
Laŭ informoj de Paolini mem el sia retejo, li estas influata de:
- Star Wars
- Jeremy Thatcher, Dragon Hatcher by Bruce Coville
- Dune fare de Frank Herbert
- Riftwar fare de Raymond E. Feist
- His Dark Materials fare de Philip Pullman
- Anne McCaffrey
- Jane Yolen
- Brian Jacques
- E.R. Eddison
- David Eddings
- Ursula LeGuin
- Beowulf
- La Mastro de l' Ringoj fare de J. R. R. Tolkien
- Nord-ĝermana mitologio
- Anglosaksa lingvo
- islandaj sagaoj
- La respubliko fare de Platono
- Seneko la pli juna
- Chris Morris
- Frank Zappa