Nicolas Appert
Nicolas Appert | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Nicolas Appert |
Naskiĝo | 17-an de novembro 1749 en Châlons-en-Champagne |
Morto | 1-an de junio 1841 (91-jara) en Massy |
Lingvoj | franca • angla |
Ŝtataneco | Francio |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Elisabeth Benoist |
Okupo | |
Okupo | sukeraĵisto • inventisto • inĝeniero • entreprenisto |
Nicolas APPERT [nikola' aper'] (naskiĝis la 17-an de novembro 1749 en Châlons-en-Champagne, mortis la 1-an de junio 1841 en Massy) estis franca inventisto.
Li okupiĝis pri sterilizo de nutraĵoj per varmo (unue en vitraj boteloj, poste en ladskatoloj) kaj kreis la unuan konservaĵan fabrikon en la mondo.
La franca lingvo foje uzas lian nomon por la metodo de li inventita (appertisation).