Unua Koalicio-Milito
La Unua Koalicio-Milito, ankaŭ nomata unua revoluciomilito, estis la unua milito el granda koalicio komence el habsburga monarĥio kaj Prusujo kaj pli grandaj germanaj ŝtatoj kontraŭ la revolucia Francujo inter 1792 kaj 1797. La milito eksplodis kun komencaj sukcesoj de la aliancanoj, ĝis kiam la antaŭenmarŝo al Parizo haltis post la batalo de Valmy. La revolucia armeo lanĉis kontraŭofensivon kaj sukcesis okupante diversajn teritoriojn, inter ili Aŭstran Nederlandon (la nunajn Belgujo kaj Luksemburgio) kaj partojn de la Rejnlando. Ankaŭ sekve de la ekzekuto de Ludoviko la 16-a de Francujo la koalicio ege pligrandiĝis interalie per la aliĝoj de Grandbritujo, la nederlanda respubliko kaj Hispanujo. La princoj kaj korporacioj voĉdonrajtaj en la Imperia Kongreso deklaris la imperian militon kaj aliĝis la 22-an de marto 1793 al la kontraŭ-francuja koalicio. [1] La minaco fare de preskaŭ ĉiuj eŭropaj monarĥioj estis unu el la kaŭzoj por la enkonduko de la ĝenerala deviga militservo[2] (levée en masse). En la sekva tempo la situacio de Francujo stabiliĝis, sen ke unu el la du kontraŭuloj povis destini la militon al sia favoro. En la jaro 1795 Prusujo kaj Hispanujo ĉesis partopreni la militon post la Paco de Bazelo. Ankaŭ aliaj germanaj ŝtatoj sin retiris el la milito, nur Aŭstrujo daŭrigis la militon ne sensukcese.
Per la itala militiro de Napoleon Bonaparte en 1796/97 eniris nova vigleco en la konfrontadoj. Aro da italaj ŝtatoj estis devigataj al packontrakto aŭ okupataj de la francoj. La venkoj de Napoleon en norda Italujo finfine devigis Aŭstrujon al la Traktato de Campo Formio, nur Grandbritujo daŭrigis la militon. Finfine revolucia Francujo venkis kontraŭ la aliancaj potencoj, akiris teritoriajn gajnojn kaj faris la Rejnon germana-franca landlimo.
Bataloj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Pli grandaj imperiaj armeoj kunbatalis nur ekde 1795 en la milito, sed laŭ ĝenerala juĝo ne havis militodestinan efikon
- ↑ La " ĝenerala deviga militservo" estis enkondukata nur en 1798 lige kun la armereformoj de generalo Jourdan.