Karl August Böttiger
Karl August Böttiger | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 8-an de junio 1760 en Reichenbach | |
Morto | 17-an de novembro 1835 (75-jaraĝa) en Dresdeno | |
Tombo | Dresdeno vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Saksio vd | |
Alma mater | Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle vd | |
Familio | ||
Infanoj | Karl Wilhelm Böttiger (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | antropologo literaturkritikisto arkeologo arthistoriisto verkisto vd | |
Aktiva en | Vajmaro • Dresdeno vd | |
Aktiva dum | 1791–1825 vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Karl August BÖTTIGER (naskiĝinta la 8-an de junio 1760 en Reichenbach, mortinta la 17-an de novembro 1835 en Dresdeno) estis germana verkisto, filologo kaj pedagogo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Estante filo de la reichenbach-a viclernejestro Karl Böttiger li frekventis la gimnazion de Pforta kaj studis klasikan filologion kaj teologion en Lepsiko. Post privata pedagogeco li doktoriĝis en 1784 en Wittenberg. La saman jaron li nomumitis lernejestro de la liceo en Gubin kaj poste ekde 1790 en Bautzen. Laŭ perado de Johann Gottfried Herder oni vokis lin en 1791 Vajmaron al la Vilhelmo-Ernesto-gimnazio. Tie li iĝis en 1791 rektoro kaj ĉefkonsistorikonsilisto pri aferoj edukaj. Posteulanto lia kiel gimnaziestro vajmara estis Christian Ludwig Lenz. Li ekdeĵoris en Dresdeno ekde 1804 kiel responsulo pri arĝentaj kolektoj (Silberpage) kaj en 1814 kiel supera inspektisto de la muzeaj kolektoj de antikvaĵoj. Samtempe (ĝis 1821) Böttiger estis studadĉefo de Ritter-akademio.
Graveco
[redakti | redakti fonton]Liaj verkoj filologiaj kaj arĥeologiaj ne plu gravas krome sub scienchistoria aspekto. Inverse valoron daŭran havas liaj sur propra observo baziĝantaj teatraj eseoj kaj verkoj (August Wilhelm Iffland, Friedrich Ludwig Schröder) kaj lia ampleksa leterinterŝanĝo kie li evidentiĝis helpema, lerta peranto, humura (kaj iom tro babilaĉema) verkisto - kaj homo kiu ne ĉiam povis reteni sekretojn (ekz. pri la kverelo inter Ŝilero kaj Goeto pri fimalapero de la Wallenstein-manuskripto).
La laŭ Ŝilero ĉie-prezenta magistro (magister ubique) kunlaboris ĉe diversaj gazetoj: li i.a. gvidis sub la nomo de Friedrich Justin Bertuch inter 1795 kaj 1803 la periodaĵon "Journal des Luxus und der Moden" kaj redaktis inter 1797 kaj 1809 memestare la wielanda-n gazeton "Merkur". Liaj notoj kiujn eldonis en 1838 lia filo, la historiisto kaj bibliotekisto Karl Wilhelm Böttiger sub la titolo Literarische Zustände und Zeitgenossen kaj liaj leteroj prezentas buntan sed ne ĉiam centprocente aŭtentikan bildon de la tiutempa Vajmaro.
Kun sia edzino Eleonoro (fraŭline: Adler el Dresdeno; nupto en 1786) li havis kvar filojn.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Sickmann, Ludwig, "Böttiger, Karl August", ĉe: Neue Deutsche Biographie 2 (1955), p. 414, (tie ĉi interrete)