Ernst Udet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ernst Udet
Bundesarchiv Bild 146-1984-112-13, Ernst Udet.jpg
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1896 (1896-04-26)
en Frankfurto ĉe Majno, Prusio
Morto 17-an de novembro 1941 (1941-11-17) (45-jara)
en Berlino, Prusio, Flag of Germany (1935–1945).svg Nazia Germanio
Mortokialo shot to the head
Tombo Invalids' Cemetery
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Familio
Amkunulo Ehmi Bessel
Infano Dinah Hinz
Profesio
Profesio pilotooficiroaktoroFlug-asoaŭtoro • militpiloto • politikisto
Information icon.svg
vdr

Ernst Udet (naskita la 26-an de aprilo 1896 en Frankfurto ĉe Majno, mortinta la 17-an de novembro 1941 en Berlino) estis germana piloto kaj aerarmea generalo.

Li lernis flugi antaŭ 1914 kaj estis unu de la plej elstaraj germanaj flug-asoj en la unua mondmilito, kun 62 aeraj venkoj. Post malvenko de la unua mondmilito, li aliĝis al la refondiĝanta germana aerarmeo, kie li agadis kiel teknika organizisto. Li estis elstara piloto, sed ne havis kapablon pri la strategia planado.

Liaj ŝatataj aviadiloj estis la Messerschmitt Bf 109, Stuka kaj la malpezaj bombaviadiloj. Post la malsukcesoj de la angliaj aerbataloj (kaj nesukcesoj en la Sovetunio) rompis lin, sed helpis tion ankaŭ personaj konfliktoj.

Li memmortigis sin en novembro de 1941, sed la nazia propagando prezentis la aferon kvazaŭ li mortintus je akcidento dum elprovo de nova armilo.

Germana verkisto Carl Zuckmayer portretis lin kiel generalo Harras en la teatraĵo „Des Teufels General“ (La generalo de l' diablo).

Ernst Udet en la unua mondmilito