Rahim Moeini Kermanŝahi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rahim Moeini Kermanŝahi
Persona informo
رحیم معینی کرمانشاهی
Naskiĝo 6-an de februaro 1922 (1922-02-06)
en Kermanŝaho
Morto 17-an de novembro 2015 (2015-11-17) (93-jaraĝa)
en Teherano
Lingvoj persa vd
Ŝtataneco Irano vd
Profesio
Okupo poeto • ĵurnalistoverkistokantoverkisto • kantotekstisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rahim Moeini KERMANŜAHI (perse رحیم معینی کرمانشاهی; naskiĝis en 1922 en Kermanŝaho, Irano) estas irana kantokomponisto.

Li estas unu el la pioniraj kantokomponistoj en la historio de irana tradicia muziko. Moeini Kermanŝahi naskiĝis en 1922 en religia familio en Kermanŝaho kaj dum juna aĝo migris al Teherano por plutrakti pentraĵon. Sed lia talento kaj kreivo en poezio faris lin unu el la plej grandaj kantokomponistoj, poetoj kaj historiistoj de Irano. Lia majstra poemo estas dek kvar voluma "historio de Irano post Islamo" en la formo de bela persa klasika poezio kiu nomiĝas SHAHKAR kiu enhavas pli ol 160,000 linioj de poezio kaj pli ol 5000 paĝoj. En 2007 li estis honorita kiel "Lordo de Parolado" de la Nacia organizaĵo de iranaj poetoj, muzikistoj, artistoj, historiistoj, filozofoj kaj literaturaj majstroj. Dum 60 jaroj li dediĉis sin al la persa literaturo kaj poezio, eldoninte pli ol 20 librojn kaj pli ol 500 kantojn.