New Horizons

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preterflugo de «Novaj horizontoj» en proksimaĵo de Plutono laŭ imago de pentristo
La misia emblemo

New Horizons (prononcata nju horajzenz; Esperantigita Novaj Horizontoj) estas kosmoesplora programo kaj kosmosondilo por esplori la nanplanedon Plutonon kaj ĝian lunon Ĥaronon. Ĝi estis la unua sondilo, kiu alflugis Plutonon, kaj alvenis tie en julio 2015. Ĝi neniam orbitis ĉirkaŭ Plutono, nur preterflugis kaj fotis, esploris ĝin per diversaj mezuriloj. Post esploro de la sistemo de Plutono, ĝia trajektorio estis modifita por esplori (486958) 2014 MU69, klasikan malvarman objekton de Kujper-zonon, kion ĝi sukcesis la 1an de Januaro 2019.

Priskribo de aparato[redakti | redakti fonton]

3-dimensia modelo de la sondilo

La sondilo mem grandas 2,2 × 2,7 × 3,2 m kaj pezas 465 kg kun pelaĵo (Plutonio 238). Elektron por ĝi provizas Radioizotopa termoelektra generatoro (RTG).

Oni lanĉis la aparaton per usona raketo Atlas 5 en la konfiguraĵo 551, kiu estas la plej peza variaĵo de tiu raketo uzita ĝis 2012. Tiu konfiguraĵo estis necesa pro granda plirapidiĝo.

La realigo de la projekto estis multfoje prokrastita pro manko de financoj. En 2006 la kostojn de la projekto oni pritaksis 650 milionoj da dolaroj.

Eventoj pasintaj[redakti | redakti fonton]

Trajektorio de la flugado de «Novaj horizontoj» (linio blua) post preterflugo de Plutono (punkto flava en la kvadrato ruĝa) rilate konataj objektoj de la Kujper-zono (punktoj verdaj) kaj aliaj objektoj
Plutono en emfazitaj koloroj
Ĥarono
La unua kolora foto de (486958) 2014 MU69 (Ultima Thule), fotita la 1-an de januaro 2019 de la distanco 137 000 kilometroj
  • 19-a de januaro 2006: la aparato lanĉita de kabo Kanaveral.
  • januaro 2006: laŭplana korektado de la orbito por fari ĝustan gravitan manovron apud Jupitero.
  • 7-a de aprilo 2006: la aparato trairis la orbiton de Marso al distaco 243 milionoj da km el Suno ĉe rapideco 21 km/sek.
  • 13-a de junio 2006: la aparato alproksimiĝis al 110 miloj da km al malgranda asteroido 132524 APL pli frue havinta provizoran nomon 2002 JF56. La aparato fotis ĝin kaj samtempe kontrolis la sistemon de kaptado kaj akompanado de movanta celo.
  • ĝis septembro 2006 oni kontrolis la funkcion de ĉiuj sep esploriloj.
  • 28-a de februaro 2007: gravita manovro apud Jupitero. La aparato alproksimiĝis al Jupitero al 2,305 milionoj da kilometroj kaj fotis Jupiteron kaj ĝiajn satelitojn kun alta distingivo.
  • 8-a de julio 2008: trairis la orbiton de Saturno.
  • 9-a de novembro 2009: korektadoj de orbito por ĝusta orientado de antenoj.
  • 30-a de julio 2010: sukcesa provo de kamero LORRI al distanco proksime 23,2 astronomiaj unuoj el Neptuno fotinte Neptunon kaj ĝian sateliton Tritonon.
  • 18-a de marto 2011: trairis la orbiton de Urano.
  • 11-a de februaro 2012: la aparato alproksimiĝis al Plutono al 10 astronomiaj unuoj.
  • 10-a de januaro 2013: laŭplana kontrolo de aparataro kaj ŝarĝo de renovigita programaro.
  • 1-a kaj 3-a de julio 2013: la kamero LORRI fotis Plutonon kaj ĝian sateliton Ĥarono (Karono) je distanco de 880 milionoj da km.
  • 5-a de januaro 2014: oni vekis la aparaton por kontrolo de la anteno, ĝisdatigo de navigada mapo de steloj kaj aliaj kontroladoj. 17-an de januaro la aparato estis denove dormigita.
  • 17-a de junio 2014: komenco de ĉiujara kontrolo de sistemoj (lasta antaŭ alflugo al Plutono)[1].
  • 14-a de julio 2014: unuafoje ekde 2010 (kaj sesan fojon ekde lanĉo) la aparato korektis sian kurson. La moviloj funkciis 87.52 sekundoj kaj aldonis rapidecon 1.08 m/s, elspezante ĉirkaŭ 250 g de fuelo el 53 kg disponeblaj. Rezulte de la manovro la sondilo alflugos la celon 36 minutojn pli frue.
  • 25-a de aŭgusto 2014: — la aparato interkrucigis la orbiton de Neptuno[2].
  • 6-a de decembro 2014: sukcesa vekigo de la aparato.
  • Januaro 2015: komenco de malproksimaj observoj de Plutono.
  • Februaro 2015: komenco de observoj de Plutono.
  • 12-a de marto 2015: la aparato alproksimiĝis al Plutono je distanco de unu astronomia unuo. Je du tagoj antaŭ tio oni korektis la trajektorion. Tiu korektaĵo estas la plej malproksima en la historio de kosmonaŭtiko: la sondilo troviĝis je distanco de 4,77 miliardoj da km el la Suno.[3]
  • 14-a de julio 2015: la sondilo pasis Plutonon je distanco de ĉirkaŭ unu tera diametro. La aparato observos la sistemon dum 9 tagoj kolektinte 4,5 gigabitokojn da informacio.
  • La kosmosondilo sendis al Tero la datumojn pri Plutono kaj ĝia sistemo. Tiu proceso daŭris multajn monatojn.
  • 1-a de januaro 2019: Preterflugo kaj sukcesa esplorado de (486958) 2014 MU69 (kromnomita Ultima Thule), malgranda asteroido de la Kujper-zono

Eventoj planataj[redakti | redakti fonton]

  • Sendado de datumoj pri 2014 MU69 al Tero.
  • Eventuale ĝi esploros plian objekton, se tia troviĝos proksime al ĝia trajektorio.
  • 2026: atendata fino de la misio.
  • Ekde la fino de la misio, New Horizons komencos sian porĉiaman vojaĝon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Final ‘Pre-Pluto’ Annual Checkout Begins. JHU/APL (17 june 2014). Arkivita el la originalo je 2014-11-13. Alirita 2014-06-18. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-11-13. Alirita 2015-04-12.
  2. New Horizons Crosses Neptune Orbit En Route to Historic Pluto Encounter. Arkivigite je 2014-11-13 per la retarkivo Wayback Machineangle
  3. A Record Day for New Horizons (2015-03-12).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]