Norbert Wiener
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Norbert Wiener | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de novembro 1894 en Columbia, ![]() |
Morto | 18-an de marto 1964 (69-jara) en Stokholmo, ![]() |
Tombo | Vittum Hill Cemetery |
Lingvoj | angla lingvo |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Harvard • Universitato Cornell • Universitato Tufts • Peabody School • Ayer High School • Universitato Harvard • Universitato de Kembriĝo • Universitato de Göttingen |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Levi Wiener |
Parencoj | Leon Lichtenstein |
Okupo | |
Okupo | matematikisto • aŭtobiografo • universitata profesoro • psikologo • komputikisto |
Verkoj | abstract Wiener space classical Wiener space Paley–Wiener theorem Wiener algebra Wiener filter God & Golem, Inc. Ekvacio de Wiener The Human Use of Human Beings |
Norbert WIENER (naskiĝis la 26-an de novembro 1894 en Columbia, Misurio, Usono; mortis la 18-an de marto 1964) kreis cibernetikon.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Li estis la unua filo de Bertha kaj Leo Wiener. Leo estis tiam docento pri slava lingvaro en Universitato Harvard. Li estis kiam en Varsovio gimnaziokolego de Ludvik Lazaro Zamenhof, kaj partoprenis la feston de decembro 1875 en lia ĉambro.
Wiener edukatis enhejme ĝis li atingis 7 jarojn, li tiam eniris lernejon sed dum mallonga tempo, kaj li finis plejparte de siaj studoj endome. Li recevis la abituron 11 jara en 1906. Kaj en septembro 1906 li eniris Universitato Tufts kie li studis matematikon.