Columbia (Misurio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Larĝa panoramo de Columbia
Columbia
urbo de Usono • urbego • kantona sidejo

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 126 254  (2020) [+]
Loĝdenso 747 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 57′ N, 92° 20′ U (mapo)38.95171-92.33407Koordinatoj: 38° 57′ N, 92° 20′ U (mapo) [+]
Alto 231 m [+]
Areo 169,010024 km² (1 690 1.0 024 ha) [+]
Horzono UTC-06:00 [+]
Columbia (Usono)
Columbia (Usono)
DEC
Columbia
Columbia
Situo de Columbia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Columbia, Missouri [+]
vdr

Columbia estas grandurbo en la subŝtato Misurio de Usono apartenanta al distrikto Boone. La urbego estas universitata urbo kaj administrejo de la distrikto.

Situo de Columbia en Misurio

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Urbodomo de Columbia

Geografio[redakti | redakti fonton]

Columbia situas sur montetaro en la meza parto de Usono, en la sudorienta parto (iom meze) de Misurio. Sankta Luiso troviĝas 190, Kansasurbo 47 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej frue indianoj loĝis en tiu ĉi areo. En 1678 francoj alvenis kaj postulis ĉion el Misurio por Francio. En 1818 oni establis vilaĝon. En 1821 la loĝantoj nomis la setlejon Columbia - populara historia nomo por Usono. La universitato (tiutempa kolegio) estis fondita en 1839. La teatro funkcias ekde 1832. Dum la Usona Enlanda Milito la bataloj ne tuŝis la urbon.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Vido al Columbia
Universitato en Columbia

En Columbia la averaĝa temperaturo varias inter 6-18 . La varmo kulminas en julio ofte kun ĉ. 40 , inter decembro-marto ofte frostas. Jare pluvas (aŭ neĝas) po 1023 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte en majo, plej malofte en januaro.

Servoj[redakti | redakti fonton]

La Universitato de Misurio (angle University of Missouri; akronime : MU ; mallongigite: Mizzou aŭ Misurio) estas publika universitato en Misurio. La ĉefkampuso de la universitato situas en Columbia ekde sia fondo. La universitato estis fondita en 1839 kaj estas la plej granda en Misurio, kun pli ol 31 401 studentoj en 2021.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

El Columbia aŭtoŝoseoj kuras al Sankta Luiso kaj Kansasurbo, ĉefvojoj kuras al Jeffersonurbo kaj al nordo. La urbego havas regionan flughavenon kaj fervojon.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]