Ramo (militilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la historia, milita signifo de la vorto ramo. Pri aliaj signifoj vidu la apartigan liston "ramo".
asiria ramo (ŝtona reliefo, ĉ. 860 antaŭ nia erao)

Ramo estas laŭ la origina senco de la vorto militilo kutima dum la antikva epoko, sed ankoraŭ vaste uzita ĝis la mezepoko, por rompi muron de sieĝata urbo, tio estas fari breĉon. Temas pri trabo, fortigita ĉe unu ekstremo, kiu estas antaŭenpuŝita por kolizii kun la detruenda muro de remparo, turo aŭ tuta fortikaĵo.

rekonstruo de mezepoka ligna ramo

En plej simpla kazo tiu trabo povas simple esti portata kaj antaŭenpuŝata de pluraj militistoj, sed ofte la ilo pendis en granda ĉaro, por unuflanke protekti la antaŭenpuŝantajn militistojn kaj aliflanke forpreni de la puŝantoj la laboron porti la pezon de la trabo, por lasi al ili pli da energio antaŭen- kaj malantaŭensvingigi la ilon.
Duavice laŭ la sama ideo de fortega premilo en moderna tekniko povas temi pri maŝino en formo de granda stampilo, uzata por enbati firme en la grundon fostojn, pavimŝtonojn kaj simile.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • la vorton rostro: en antikva armea senco temis pri kirasita beko de antikva militŝipo, kiu helpe de intenca kolizio povis esti uzata por rompi la bordon de malamika militŝipo, laŭ la sama principo laŭ kiu ramo celis detrui muron.