Adam Friedrich Oeser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Adam Friedrich Oeser, portreto farita de Anton Graff.

Adam Friedrich OESER (naskiĝinta en la 17-an de februaro 1717 en Pressburg (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), mortinta la 18-an de marto 1799 en Lejpcigo) estis hungaria pentristo kaj ilustristo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oeser venis en 1728 al la aĵpentristo kaj dekoraciisto Friedrich Kamauf en Bratislavo. Post mallongan restadon en Vieno en 1730 li eklernis en 1731/32 ĉe Raphael Donner en Pressburg la bazajn sciojn pri skulptado. De li transprenis la fermitan kaj trankvilan formesprimon en skulptaĵoj. La sekvontajn jarojn li estis denove en Vieno (ĝis 1739), kie lin trejnis verŝajne Jakob van Schüppen, Daniel Gran kaj Martin van Meytens.

En 1739 Oester venis al Dresdeno kiel li pere de rondo de la grafo Heinrich von Bünau en Nöthnitz konatiĝis ankaŭ kun Johann Joachim Winckelmann. Li loĝis kune kun Oeser en Dresdeno kaj lernis de li la artistan praktikadon. Por la eseo Gedanken über die Nachahmung der griechischen Werke in der Malerei und Bildhauerkunst, kiun Winckelmann publikigis en 1755, Oeser pentris la vinjetojn. Cetere li ĉefe faris miniaturaĵojn kaj ornamaĵojn el kiuj restis ĝisnun nur malmultaj. Oeser artiste kopietis Louis de Silvestre, Raphael Mengs kaj Christian Wilhelm Ernst Dietrich.

Komence de la Sepjara milito (1756) Oeser forlasis Dresdenon kaj vivis ĝis 1759 ĉe la Kastelo Bünau/Dahlen proksime de Oschatz, kiun li plibeligis per mur- kaj plafonpentraĵoj (detruite en 1973 incendie). En 1759 li transloĝiĝis al Lepsiko kie li vivis ĝismorte. Samloke li fariĝis en 1764 la unua direktoro de la nove instalita Akademio pri desegnado (ekde 1765 en Pleißenburg). Estante princelektista kortegopentristo li paralele prelegis ĉe la Dresdena Akademio. Liaj disĉiploj estis i.a. Heinrich Friedrich Füger, Christoph Nathe kaj Johann Christian Reinhardt; ekde 1766 Johann Wolfgang von Goethe havis lin kiel desegnoinstruiston. En 1779 Oeser, kiu mem kolektis kuprogravurajojn, skribis raporton ("Schreiben an Herrn v. Hagedorn …") pri du pentrogalerioj en Hanovro (Sammlung Wallmoden) kaj en Hamburgo (Sammlung Schwalbe).

En Lepsiko Oese dediĉis sin antaŭ ĉio al la alegoria dekoracipentradon. Krom pentri en diversaj lepsikaj burĝaj domoj aŭ en la Gohliser-kastelo (1780) li plenumis menditajn publikajn komisiojn. (ekz. teatra kurteno por la Nova lepsika teatrejo en 1766; samloke ankaŭ la plafonpentrado en 1781; plafono de Alter Gewandhaussaal kun J. L. Giesel; Kirko Sankta Nikolao en Lepsiko de 1785-96).

Krome li dezajnis multajn monumentojn kaj tombojn, i.a. por la verkisto Christian Fürchtegott Gellert en Lepsiko, la monumentojn por duko Friedrich Augustla 3-a (Leipzig) kaj duko Leopold von Braunschweig (Weimar). Sed ĉefe oni ŝatis lin kiel desegniston por libroj. Liaj dezajnoj por eldonoj de Geliert, Winckelmann, Goethe, Wieland ktp gravuritis ofte de Ch. G. Geyser, Johann Friedrich Bause kaj Jacob Wilhem Mechau. Ekde 1755 li laboris ankaŭ por la kortego en Vajmaro kaj fariĝis artista konsilisto de la dukino Anna Amalia. En 1758 li ekpentris en kastelo Oßmannstedt, en 1772 en la parko de Kastelo Tiefurt, en 1775 en la Wittumspalais (Weimar).

Graveco[redakti | redakti fonton]

Liaj meritoj estis ĉefe instruistaj, krome li helpis disvastigi la teoriojn de Winckelmann pri la klasika antikveco, ĉefe en Saksio. Estante tipa reprezentanto de la sensiva klasikismo (ŝtupo malantaŭ la Klasikismo, li orientiĝis (krom pri Winckelmann) pri la artoteorioj de Christian Ludwig von Hagedorn. Lia verkaro, kies kritika katalogigo ankoraŭ mankas, apenaŭ ne trarigarditis laŭ kulturhistoriaj konektoj. Same la desegnoj kaj grafikaĵoj daŭre invitas fakulojn malkovri interesajn detalojn kaj diversajn kulturajn spurojn.

Aliaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Gruppenbildnis d. vier Kinder d. Künstlers, 1766 (Dresden, Gem.gal. Alte Meister, Rezeptionsbild f. d. Ak.)
  • Et in Arcadia Ego, ĉ. 1770 (n. Nicolas Poussin, Hannover, Niedersächs. Landesmus.)
  • König Salomo beim Götzendienst (laŭ F. Solimena), Christus heilt die Kranken, ambaŭ ĉ. 1775, (Leipzig, Mus. d. bildenden Künste)
  • Sturz der Giganten, ĉ. 1775, Gottvater in d. Glorie, sen dato (Leipzig, Stadtgeschichtl. Mus.)
  • Porträt Gellerts, Grisaille, 1775/80 (Leipzig, Mus. f. Kunsthandwerk)
  • Hochzeit zu Kanaa (Tragealtar), 1777 (Leipzig, Nikolaikirche)
  • Raub d. Europa, ĉ. 1780 (Weimar, Goethe-Schiller-Mus.)
  • Atelierszene mit Einsatzbild (Enthauptung Johannes d. T.
  • Gabriel u. Eloah, 1794 (laŭ „Messias“ de Klopstock; Budapest, Mus. d. bildenden Künste)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • H. Horváth, O. és klasszicizmus (O. u. d. Klassizismus), Diss. Budapest 1921 (ungedr.)
  • R. Oehler, in: Jb. d. Slg. Kippenberg 5, 1925, S. 74-100
  • R: Oehler, in: Gutenberg-FS 1925, S. 214-23
  • G. Nestler, A. F. O., Eine Monographie, Diss. Leipzig 1926 (ungedr.)
  • K. Benyovszky, A. F. O., der Zeichenlehrer Goethes, 1930; A. Rümann, A. F. O., 1931
  • F. Schulze, A. F. O. u. d. Gründung d. Leipziger Ak., 1940
  • F. Schulze, A. F. O., Der Vorläufer d. Klassizismus, o. J. [1940)
  • 500 J. Kunst in Leipzig, Ausst.-Kat. Leipzig 1965, S. 119-26, Nr. 422-60
  • Ch. M. Dreißiger, Denkmalentwürfe A. F. O.s, Dipl.arbeit Leipzig 1971 (ungedr.)
  • A. F. O., Freund u. Lehrer Winckelmanns u. Goethes, Ausst.-Kat. Stendal 1976
  • M. Kunze (Hg.), J. J. Winckelmann u. A. F. O., 1977
  • E. Marosi, in: Acta historiae artium 24, 1978, S. 305-10
  • M. Franke, A. F. O. u. d. Leipziger Ak., in: E. Ullmann (Hg.), „… die ganze Welt im kleinen …“, Kunst u. Kunstgesch. in Leipzig, 1989, S. 144-54
  • I. Kulck, in: Kunstchronik 44, 1991, S. 357-61
  • Goethe u. d. Kunst, hg. v. S. Schulze, Ausst.-Kat. Frankfurt/Weimar 1994
  • T. John, A. F. O., Eine Künstlerstudie z. Empfindsamkeit, Diss. Halle-Wittenberg (in Vorbereitung)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]