Teritoria Defend-Armeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Teritoria Defend-Armeo
emblemo
flago
armea branĉo
homeland defense
Komenco 1-a de januaro 2017 vd
Lando(j) Pollando vd
vdr

Teritoria Defend-Armeo (pole Wojska Obrony Terytorialnej (WOT)) estas unu el kvin militaraj branĉoj de la Armitaj fortoj de Pollando, krom Pola Ter-Armeo, Pola Aer-Armeo, Pola Mar-Armeo kaj Pola Speciala Armeo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kreado de la sistemo de teritoria defendo en Pollando en la nuna formo komenciĝis la 30-an de decembro 2015 de enpostenigo de la prokuristo - fare de ministro pri nacia defendo Antoni Macierewicz - pri la kreo de teritoria defendo, kiu iĝis Grzegorz Kwaśniak. La dua etapo estis subskribo de la ministro pri nacia defendo de la Koncepto pri la kreo de teritoria defendo, kio okazis la 25-an de aprilo 2016 en Ĝeneralkleriga Liceo je la nomo al Waldemar Milewicz en Varsovio. WOT kreiĝis la 1-an de januaro 2017 surbaze de la leĝo el la 16-a de novembro 2016 pri ŝanĝo de leĝo pri universala defendo-devo en la Pola Respubliko kaj de aliaj leĝoj, kiu estis subskribita de la prezidento Andrzej Duda la 20-an de decembro 2016. La 29-an de marto 2017 Komandantaro de la Teritoria Defend-Armeo atingis kapablon al agado kaj formale transprenis gvidadon de la unuaj tri brigadoj lokigitaj en Bjalistoko, Lublin kaj Rzeszów.

La 21-an de majo 2017 en la tri urboj okazis la unuaj en historio de WOT militistaj ĵuroj.

La 28-an de junio 2017 la Komandejo transprenis kaj kultivas la heredaĵon de la tradicio de la Ĉefkomandejo de Pola Enlanda Armeo (1942-1945).

Por krei la Teritorian Defend-Armeon oni elspezis en 2017 pli ol unu miliardon da zlotoj. Fine de 2017 nombro da soldatoj superis 7 600 personoj.

Surbaze de la decido de Ministro pri Nacia Defendo la Komandantaro de Teritoria Defend-Armeo transprenis kaj daŭrigas heredaĵon de la Ĉefkomandejo de Pola Enlanda Armeo (1942–1945). Festo de Teritoria Defend-Armeo estas celebrata la 27-an de septembro.

La soldatoj-volontuloj helpis dum COVID-19-pandemio kaj gardado de la landlimo kun Belorusio en la hibrida milito kontraŭ Pollando de Aljaksandar Lukaŝenka en 2021. Post la invado de Rusio en Ukrainion kelkaj miloj el 32 mil membroj helpas al militrifuĝintoj.

La 23-an de oktobro 2021 tri brigadoj de la Teritoria Defend-Armeo el Lublinio, Polesio kaj Mazovio komencis operacon "Protekto 21" laŭlonge de la landlimo, sed ene de la trikilometra zono de eksterordinara stato, kiun provas ĉiutage eksterleĝe trapasi centoj da migrantoj, alveturigataj al Minsk de Proksima Oriento, por atingi Germanion.

La 18-an de marto 2022 prezidento de Pollando subskribis Leĝon pri Patruj-Defendo cele de plifortigo de la Armitaj Fortoj de Pollando kaj de Teritoria Defend-Armeo, kies nombro da soldatoj kreskos ĝis 50 mil.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Ukraina Teritoria Defend-Armeo estis kreita laŭ la pola kaj helpe de la polaj instruktoroj.
  • Laŭ kelktaga telefona enketado de rusaj civitanoj fare de ukrainaj sociologoj 75% de rusoj apogas la invadon de Rusia Federacio en Ukrainion kaj opinias ke Pollando povas sperti la sorton de ukrainoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]