Numismatiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Romia denario, standarda arĝenta monero.

Numismatiko estas la faka scienco pri moneroj kaj medaloj, ne gravas ĉu antikvaj aŭ modernaj. Krome la dediĉo kolekti ilin.

Numismatiko (de la greka antikva: νομισματική) kaj de tiu, la hebrea: Numii: Monero kaj Amastik: Reunio [monerkolekto]. La numismatiko estas konata ekde la tempoj de la Roma Imperio, kvankam oni ne povas scii certe la momenton kiam komencis kiel socia fenomeno (kolektantoj aŭ kolektistoj). La numismatiko kiel scienco komencas malrapide en la 19-a jarcento, epoko de modernigo kaj aprecigo de ĉiuj sciencoj.

En la klasika koncepto, la numismatiko estas helpa scienco de la historio kiu pritraktas la studon de la moneroj kaj medaloj. Tiu ĉi scienco povas atesti valorege pri la interŝanĝoj kaj la ekonomio de la popoloj, tiel kiel pri la politika, geografia, religia, kronologia, ktp., historioj.

Malmultaj arkeologiaj restaĵoj gravas tiom kiom tiuj kiuj estas pristudataj de la numismatiko, ĉar en tiuj gravuris homoj ties bazan idearon kaj pro tio la moneroj rivelas la karakteron, kutimaron, kronologion kaj historiajn okazaĵojn de tiuj. Ege ligitaj al la numismatiko troviĝas la epigrafio, paleografio, simbologio, ikonologio kaj historio de arto, alportante al ĉiuj tiuj la numismatiko esencajn konojn. Kiam en arkeologiaj kuŝejoj arkeologoj trovas monerojn, tiuj indikas klare bazajn konceptojn pri la tempo de la restaĵoj, neniam pli antikvaj ol la moneroj. Kiam fiuloj per metaldetektiloj ŝtelserĉas tiujn kuŝejojn por prirabi monerojn aŭ aliajn valorajn metalaĵojn, fortranĉas la konilojn per kiuj poste arkeologoj povus pli facile datigi kaj valorigi la restaĵojn.

La klasika numismatiko dividiĝas en du partoj tre diferencaj, kvankam tre ofte ili aperas kune en la libroj kiuj pritraktas ilin:

  • la teoriadoktrina, kiu pristudas la fundamentojn de la scienco, kun nomenklaturo, bazoj de klasigo kaj aliaj ĝeneralaĵoj.
  • la historia kaj priskriba kiu zorgas pri la studo de la disvolvigo de la monero en la diferencaj popoloj de la mondo kaj klasigas kaj priskribas ilin.

Moderna numismatiko[redakti | redakti fonton]

Laŭ la moderna signifo de la termino, kiu ekuziĝis meze de la 20-a jarcento, la numismatiko estas la scienca studo de la mono en ĉiuj ties variaj formoj. Kvankam la numismatikistojn ofte oni karakterigas kiel pristudantoj de la moneroj, la aktuala fako inkludas ankaŭ la pristudon de aliaj modernaj formoj de la mono kaj multajn rilatajn aspektojn, inkludante ties uzadon, historion, geografion, arton, ekonomion, metalurgion, procezojn de fabrikado, ktp.

Inter aliaj modernaj monformoj pristudataj de la numismatiko estus la ĉeko, la monpaperomonbileto, la akcio kaj la obligacio, la kreditkarto kaj la ĵetono.

Kvankam ĝenerale la ekonomikaj kaj historiaj pristudoj de la uzo kaj disvolvigo de la mono estas separitaj de la pristudo de la fizika mono kiun faras numismatiko, ekzistas tamen evidenta rilato; la teorioj pri la origino de la mono dependas el la numismatiko, ekzemple. En tiu senco la Numismatiko ludas gravan rolon, ĉar pere de la moneroj (specialaj elsendoj, ŝanĝoj de materialo, ktp) oni sukcesas deĉifri kaj ekkompreni sieĝojn, reĝajn kaj imperiajn simbolojn, ekonomiaj fluoj, ktp.

Numismatikistoj kaj Kolektantoj[redakti | redakti fonton]

Numismatikistoj estas foje diferencigitaj disde kolektantoj ĉar tiuj lastaj baze ĝuas la simplan posedon de moneraĵoj, dum la atento de la aliaj centriĝas en la akiro de konoj pri tiuj. Fakte, multaj numismatikistoj estas ankaŭ kolektantoj kaj kelkaj kolektantoj interesiĝas pro la kono pri siaj kolektajoxj.

Katalogigo de moneroj laŭ la stato de konservado[redakti | redakti fonton]

Ĝi iras el la plej aprezataj al la malpli. Kiam monero estas inter du kategorioj, tio estas indikita de klinita strio. Ekzemple: EBK/TBK.

Oni atentu, ke tiu klasigo dependas el ŝanĝoj de valorigo laŭ la historiaj cirkonstancoj ĉirkaŭ la stampo de la moneroj (kaj aliaj similaĵoj). Tiele oni povas trovi monerojn tre difektitajn kaj aliaj perfektajn kaj aliajn kun difektoj el fabriko kiuj, pro esti malabundegaj aŭ pro la propraj difektoj, atingas valoregon.

  • Probaĵoj (PRF): aŭ laŭ la angla « Proof ». Nomo devena el la angla por moneroj kies reliefo estis traktita por nuancigi kaj briligi la metalon. Ili estas pecoj nur por kolektanotj. Oni ne traktas nur la bordojn, kaj pro tio oni devas preni la monerojn el tiuj.
  • Stampofloro (SF): Moneroj sen "proba" traktato kaj destinitaj nur al kolektoj. Oni konsideras stampofloron ankaŭ ĉiun moneron antaŭan al la 19-a jarcento kiu montras neniun difekton.
  • Ne cirkulitaj (NC): Pecoj kiuj ne cirkulis en la merkato, sed estis destinitaj al tio. Ili havas neniun difekton.
  • Elstare bona konservo (EBK): Ĝi ne havas malperfektaĵojn videblajn per simpla rigardo, sed montras la normaljn spurojn de mallonga cirkulado.
  • Tre bona konservo (TBK): Bona konservo, sed ĝi estis evidente en cirkulado.
  • Bona konservo (BK): La numismatika valoro povas esti duono de TBK. La cirkulado kaj la malperfektaĵoj estas evidentaj.
  • Intermeza konservo (IK): Ĝo montras grataĵojn, bosumaĵojn, koroditajn reliefojn kaj aliajn similajn malperfektaĵojn.
  • Malbona konservo (MK): La skribaĵoj kaj desegnoj estas nelegeblaj aŭ preskaŭ. La metalo jam ne brilas kaj la malperfektaĵoj estas grandaj: fendoj, grandaj bosoj, erodado de la randumo, ktp.

Katalogigo de la monpapero laŭ stato de konservo[redakti | redakti fonton]

Ĝi aplikeblas en ĉiu ajn varianto (monbileto, kambio, ĉeko). Sammaniere, de pli granda al malpli granda aprezo.

  • Stampofloro (SF): Nova peco ne cirkulita kaj kies konservo estas perfekta.
  • Elstare bona konservo (EBK): Malgrandega cirkulado.
  • Tre bona konservo (TBK): La cirkulado evidentiĝas en etaj faldoj kaj malpuraĵoj, sed ekzistas nek disŝiroj nek aliaj pli grandaj malperfektaĵoj.
  • Bona konservo (BK): Evidentaj spuroj de cirkulado, kiel malpuraĵoj, kolorperdo kaj etaj disŝiroj.
  • Intermeza konservo (IK): Mankas ĝis 1/8 de la originala surfaco de la monbileto. Esto de disŝiroj, malpuraĵoj kaj truoj.
  • Malbona konservo (MK): Nelegeblo de skribaĵoj kaj grandaj mankoj.

Baza Vortaro[redakti | redakti fonton]

  • Averso (fronto): Ĉefa flanko kiu kutime prezentas portreton aŭ blazonon. Ĝi indikas kiu gravulo aŭ ento elsendas la moneron.
  • Reverso (dorso): Duaranga flanko kie indikiĝas la monvaloron. Ĝi povas enhavi sociajn, historiajn, religiajn, politikajn, ktp., bildojn. Ĝi estas pli libera, ĉar ĝi ne enhavas informon "devigan" kiel ĉe la averso.
  • Randumo: Dikeco de la peco, normale geometrie prilaborita. Ĝi povas ankaŭ montri skribaĵojn.
  • Modulo: Diametro de la cirkonferenco kiu markigas la pecon.
  • Pezo: De la monero, esprimita en gramoj.
  • Titro: Rilato inter la ĉefa metalo de la monero kaj la resto de materialoj.
  • Alojo: Homogena unuigo kaj kunfandigo de du aŭ pliaj materialoj.
  • Stampaĵo: Legendoj kaj bildoj de la du flankoj de la monero.
  • Figuro: Figuraj elementoj de ĉiu flanko.
  • Stilo: Farmaniero de ĉiu figuro.
  • Surskribaĵo: Ĉiu el la skribaĵoj de ĉiu flanko, se ekzistas.
  • Motifo: Portretoj, blazonoj kaj aliaj desegnoj aŭ reliefoj.
  • Fonkampo: Liberaj spacoj kaj plataj surfacoj.
  • Ekzergo: Ĉio sub la elstara bordo kiu foje aperas, ĝeneral en la reverso, kiu kutime enhavas surskribaĵojn rilate la stampodaton aŭ simile.
  • Patino: Gamo de koloroj aŭ nuancoj produkto de la oksidigo de la metaloj.
  • Pendoringo: Ringo unuigita al la monero kiu retenas ĝin por pendigi ĝin el laĉo aŭ ĉeno.
  • Subkriboj: Fidendaj subskriboj de kiuj elsendas la monpaperon, ĉu guberniestroj, direktoroj de bankoj...

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]