Gustav Queck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gustav Queck
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1822 (1822-03-18)
en Zadelsdorf
Morto 1-an de januaro 1897 (1897-01-01) (74-jaraĝa)
en Trzebiatów
Religio Evangelia Eklezio en Germanio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd
Profesio
Okupo klasika filologo • gimnazia instruisto • klasikisto vd
Aktiva en Jena vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gustav QUECK (naskiĝinta la 18-an de marto 1822 en Zadelsdorf, mortinta en 1897 en Trzebiatów) estis germana filologo klasika kaj gimnaziestro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gustav Adolf Queck, estante filo de la lernejstro Johann Gottlob Queck, frekventis ekde 1833 la Rutheneum-gimnazion en Gera antaŭ studoj (inter 1841 kaj 1845) ĉe Universitato de Jena pri teologio kaj filologio. Grava instruisto lia estis Ferdinand Gotthelf Hand, kiu altrudis Queck al scienca esploremo. Post ties morto (1851) Queck eldonis biografion de la instruisto. Jam baldaŭ Queck iĝis membro de la filologia seminario kiun li poste estris dum du jaroj. Ekde 1833 li instruistis ĉe la nove fondita lernejo de Karl Volkmar Stoy. La saman jarojn li gajnis premion universitatan en Jena per sia skribitaĵo De Euripidis Electra. Ĝi ankaŭ akceptitis kiel disertacio. En 1845 Queck krome ricevis la Lynker-stipendion kaj faris (poste presitan) paroladon en la universitata kirko pri la teologo Martin Chemnitz.

En la 1.7.1845 Queck iĝis kunlaboristo (collaborator) ĉe la Princa gimnazio de Sondershausen. Liaj praktikaj spertoj kaj fakaj konoj ebligis la far-maldevon de la deviga provjaro. En oktobro 1850 oni nomumis lin lernejestro kaj, je pasko 1850, profesoro. Dum 21 jaroj ĉelernejaj li daŭrigis siajn sciencajn studojn. Li eldonis stilajn esplorojn pri Tito Livio kaj komentitan lernejan eldonon de la verko de Gaius Iulius Caesar pri la interna milito. Okaze de la 300-a datreveno fondiĝo de la Universitato de Jena li verkis eseon pri la rilatoj inter gimnazio kaj altlernejaro.

En aŭtuno 1848 li kandidatis sukcese pri deputiteco ĉe la Princa parlamento de Schwarzburg-Sondershausen.[1] Dum 93 kunsidoj inter junio 1849 kaj marto 1850 la parlamento permesis novan konstitucion lanan kaj balotadordon plenumantan la liberalismajn postulojn de la revolucio de 1848.[2]

Kiam la estrado de la gimnazio en Arnstadt ekliberis je la komenco de la jaro 1866-a, Queck ja kandidatis[3] sed pro politikaj kialoj malsukcesis.[4]. Queck maldungighis en Sondershausen je la fino de marto kaj ricevis medalon pri meritoj pri artoj kaj sciencoj okaze de la foriro.[5]

Queck do decidis iri en Prusion, en Pomerion. Li estis unua orda profesoro kaj vicestro ĉe la Urba gimnazio de Pyrzyce. En la 1.10.1867 li iĝis estro de la nova provizora gimnazio en Drawsko Pomorskie. Tiun ĉi instituton Queck gvidis dum 25 jaroj. Dume la lerneja konstruaĵo novkonstruitis (inaŭguro estis en al 18.10.1869), kun loĝejoj por lernantoj kaj lernigistoj. en 1870 la provizoreco de la lernejo malekvalidis kaj Queck plialtrangiĝis. En al 16.9.1879 oni aljuĝis al li la ordonon de la Ruĝa aglo (4-a klaso). En la 1.10.1892 li retiriĝis (tiam li ricevis la menciitan ordonon denove, nun de la 3-a klaso). La mallongan pensiulan tempon li ĝuis en Trzebiatów.

En la 3.10.1847 li estis edziniginxta en Markvippach Ida Johanna Rosetta Schubert (* 1825), la filinon de la kavalirbeinposedanto August Schubert. Filio ilia estis la gimnaziinstruisto Georg Queck (* 1850).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • De Euripidis Electra. Jena 1844 (disertacio)
  • De Martino Chemnitio Theologo Brunsvicensi; oratio quam ad memoriam Augustanae confessionis pie recolendam ex lege beneficii Lynckeriani die XXX. m. Maii a. MDCCĈLV in templo Paulino academico habuit. Jena 1845
  • Beiträge zur Charakteristik des Livius. Sondershausen 1847 (Schulprogramm)
  • Ferdinand Gotthelf Hand nach seinem Leben und Wirken. Jena 1852
  • C. Julii Caesaris Commentariorum de bello civili libri tres. Für den Schulgebrauch erklärt und mit Verweisungen auf die Grammatiken von Putsche und Zumpt versehen. Jena 1853
  • Zweiter Beitrag zur Charakteristik des Livius. Sondershausen 1853 (Schulprogramm)
  • Publius Papinius Statius. Zwei Bände, Leipzig 1854
  • De quadam gymnasiorum et literarum universitatum inter se necessitudine. Sondershausen 1858 (Schulprogramm)
  • De Madvigii emendationibus Livianis disputatio. Sondershausen 1861
  • Bericht über die Gründung und Eröffnung des Progymnasiums nebst zwei Reden. Dramburg 1868 (Schulprogramm)
  • Die Einweihung des neuen Schulgebäudes am 18. Oktober 1869. Dramburg 1870 (Schulprogramm)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kp. Sitzungsprotokolle 1849 (Digitalisat). Tie Queck estis viculo de ano de certa parlamenta komisiono; la komisiono oficis ĝis la sekvinta kunsidperiodo.
  2. Kp. la aneksitaĵojn al la protokoloj (Digitalsat) kaj p. 28-29. La tasko de la sekva kunsiperiodo estis la malfaro de la konceditaj liberecoj; sed tiam Queck jam ne politikistis!
  3. Der Deutsche 1866 Nr. 6.
  4. Por citi tionkoncerne la vortojn de Bruno Huschke: Queck hatte mit vielen anderen jungen Herzen das Jahr 1848 als den Anbruch einer neuen, glücklichen Zeit gefeiert und dieser Empfindung nach seinem schwärmerischen Temperament auch wiederholt in öffentlichen Versammlungen Ausdruck verliehen. Dergleichen verzieh Günther Friedrich Carl II. (Schwarzburg-Sondershausen) niemals. Der Minister von Keyser hatte schon bei der ersten Andeutung der Besetzung der Vakanz durch Queck von dem Fürsten eine so schroffe Abweisung erhalten, daß er nicht wagen durfte, auf den Vorschlag zurückzukommen. (Lebensbilder aus Schwarzburg-Sondershausen: Das Gymnasium, ĉe Der Deutsche 1904 Nr. 156.)
  5. Der Deutsche 1866 Nr. 35.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jahresbericht über das Fürstl. Schwarzb. Gymnasium zu Sondershausen, zur Ankündigung der öffentlichen Prüfung desselben den 30. März 1846. Sondershausen 1846, p. 28
  • Friedrich August Eckstein: Nomenclator philologorum. Leipzig 1871, p. 450
  • Wilhelm Pökel: Philologisches Schriftsteller-Lexikon. Leipzig 1882, p. 216
  • Deutsche Literaturzeitung. Band 18, Nr. 15, 17. April 1897, p. 593
  • Günther Lutze: Zur Schulgeschichte der Stadt Sondershausen. Sondershausen 1905 (Schulprogramm), p. 34
  • Jochen Lengemann (Mitarbeit: Karl-Heinz Becker, Jens Beger, Christa Hirschler, Andrea Ziegenhardt): Landtag und Gebietsvertretung von Schwarzburg-Sondershausen 1843–1923. Biographisches Handbuch. Jena 1998. ISBN 3437353683. (p. 232-233: etbiograio kun portreto)