Edgar Cayce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edgar Cayce
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1877 (1877-03-18)
en Hopkinsville, Kentukio
Morto 5-an de januaro 1945 (1945-01-05) (67-jaraĝa)
en Virginia Beach, Virginio
Mortokialo cerbovaskula malsano
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Familio
Patrino Carrie Elizabeth Cayce
Infanoj Hugh Lynn Cayce • Edgar Evans Cayce
Okupo
Okupo psychic • astrologo
TTT
Retejo http://edgarcayce.org
vdr

Edgar Cayce, "Dormanta Profeto" (naskiĝis la 18-an de marto 1877 en Hopkinsville (Kentukio), mortis la 3-an de januaro 1945 en Virginia Beach (Virginio)) – usona mistikulo, klarvidanto, spirita sanigisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Edgar Cayce en la aĝo de 20 jaroj subite perdis voĉon. Kuracistoj senefike provis helpi. Lia amiko, komencanta kuracisto Al Layne hipnotigis Cayce por ke li trovu recepton por siaj turmentoj danke al kio reakiris la parolon. Post persvadoj de Weseleye H. Ketchumov Cayce komencis regule hipnotiĝi, por povi rekomendadon de helpo al pacientoj. De la metodo oni komencis nomi lin dormanta profeto. La pacientoj estis por li anonimaj, oni transdonis al li nur la nomon kaj aktualan lokon de ilia restado. Malgraŭ tio, ke Cayce ne estis edukita homo, li baldaŭ komencis eldoni t.n. readings, en kiuj estis priskribataj per faka lingvo diversaj malsanoj kaj manieroj de ilia kuracado. Oni kolektis ĉ. 30 mil da ili.

Kariero de klarvidanto[redakti | redakti fonton]

Edgar Cayce de siaj adeptoj estis agnoskita ankaŭ klarvidanto. Li estis klarvidonta tiajn eventojn kiel ablacio de glaĉeroj, klimataj ŝanĝoj, tertremoj, kliniĝo de la tera akso kaj traŝovo de magnetaj polusoj, samkiel de politikaj eventoj - koncerne ekz. Rusion en la jaroj 1958–1998 aŭ detruo de Nov-Jorko. Kontraste al vizioj pri la pasinteco plimulto de liaj antaŭdiroj estis malklara kaj ĉifrita.

Pro tio, ke Cayce kredis reenkarniĝon, liaj pluraj detalaj rakontoj koncernis antaŭajn civilizojn, kiel Og, Lemurio, AtlantidoAntikva Egiptio. Li opiniis, ke Atlantido estis alte disvolviĝinta kaj progresinta teknike civilizo, kaj li mem en sia antaŭa enkorpigo estis atlantida sacerdoto. Li asertis, ke la piramidoj de Gizo estiĝis 10 500 jarojn antaŭ Kristo. Ankaŭ estis konvinkita, ke sub la Granda sfinkso en Gizo troviĝas „Ĉambro de Enskribaĵoj”, kie estis kaŝita sekreta scio de atlantidanoj. En tiel nomataj life readings menciis interalie la unuajn migradojn de homoj al regionoj de Pireneoj (laŭ kelkiuj interpretoj oni supozas, ke li pensis pri la hodiaŭaj eŭskoj, loĝantaj inter Francio kaj Hispanio kaj signife kulture diferenciĝantaj de siaj najbaroj), kaj ankaŭ Inkaan imperion kaj popolojn kreantaj la egiptan civilizon.

Liaj adeptoj opinias, ke multe da vizioj, pri kiuj Cayce diris dum siaj hipnotaj sesioj, estis agnoskitaj de la nuntempaj sciencistoj, kiel ekzemple tio, ke Nilo estis fluanta okcidenten kaj enflui al Atlantiko.

Kontribuo[redakti | redakti fonton]

En 1931 Edgar fondis en Virginia Beach en Usono fondaĵon Edgar Cayce's Association for Research and Enlightenment, kiu nuntempe prizorgas lian heredaĵon kaj aplikas kuracmetodojn laŭ indikoj de Cayce.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]