Paco Ibáñez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Paco Ibañez

Francisco IBÁÑEZ GOROSTIDI (naskiĝis en Valencio la 20-an de novembro 1934), plej konata kiel Paco Ibáñez, estas kantisto hispana. Li dediĉis sin al kreado kaj kantado de versioj muzikigitaj de poemoj de hispanaj kaj hispanamerikaj aŭtoroj kaj klasikaj kaj nuntempaj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Komenco[redakti | redakti fonton]

Lia patro estis valencia kaj la patrino eŭska, kiuj havis kvar gefilojn. Li loĝis dekomence en Barcelono, kien li ekreloĝis el 1994. Post la Hispana Enlanda Milito, lia familio devis ekziliĝi al Francio ĉar lia patro estis anarkosindikatista aktivulo de la CNT. El vintro de 1939 al komenco de la germana okupado ili loĝis en Parizo. Lia patro, kiel anarkiisto, estis arestita kaj malliberigita en koncentrejo por hispanaj respublikanoj. Lia patrino tiam revenis kun la kvar gefiloj al Donostio por labori, kaj loĝi en la familia kampardomo de Aduna en Gipuzko ĝis liaj 14 jaroj.[1] Poste, tiuj infanaĝaj memoroj aperos en lia disko Oroitzen —Memore—, kantita en eŭska. En 1948, la familio trapasis kontraŭleĝe la landlimon kaj rekuniĝis al la patro en Perpinjano. Paco lernis el sia patro la metio de lignaĵisto, kaj samtempe eklernis violonon, kaj poste li anstataŭis ĝin per [gitaro]]. Instalita kun sia familio definitive en Parizo, komence de la 1950-aj jaroj, li malkovris unue la muzikon de Georges Brassens kaj de Atahualpa Yupanqui, fundamentaj referencoj por lia arta kaj ideologia formado, kaj tuj poste li konis Léo Ferré kaj la movadon de la franca ekzistadismo, kiu plenmodis.

En 1956, la foto de andaluza virino nigre vestita inspiris al li sian unuan kanton pri la poemo "La más bella niña" (la plej bela junulino), de Luis de Góngora. En 1964, realigis sian unuan registron per poemoj de Góngora kaj de García Lorca. Tiu disko, ekde la momento de sia apero, iĝis "klasikaĵo" uzita de instruistoj de hispanaj lingvo kaj literaturo kiel materialo pedagogia kaj de la defendantoj de la liberoj kiel simbolo de kultura rezistado.

En 1958, amikino de Paco kaj de Pierre Pascal, portis al Salvador Dalí, al Cadaqués, diskon de kelkaj kantoj pri tekstoj de Lorca kaj Góngora. Kiam Salvador Dalí aŭdis ĝin, volis koni la kantiston. Post tio aperis la ideo ke la pentristo realigu dezajnon por la kovrilo de la disko kaj tiele komencis rilaton de Paco, ne nur kun la etoso de poezio kaj literaturo ĝenerale, sed ankaŭ kun tiu de la pentrarto.

Paco Ibáñez, aktivulo[redakti | redakti fonton]

En 1966, kun aliaj kulturaj aktivuloj loĝantaj en Parizo li fondis la klubon "La Carraca" kie oni prezentis spektaklojn en la hispana lingvo (teatraj ludoj, pentrartaj ekspozicioj, literaturaj babilrondoj, muzikaj spektakloj kaj kino). En tiu epoko ĉe la familio Ibáñez en Parizo oni funkcias kiel trapasejo kaj akceptejo de multaj hispanaj artistoj, politikistoj kaj intelektuloj.

La dua disko de la kolekto "España de hoy y de siempre" (nuna kaj ĉiama Hispanio) aperis en 1967 kaj inkludis poemojn de Rafael Alberti, Luis de Góngora, Blas de Otero, Gabriel Celaya, Miguel Hernández kaj Francisco de Quevedo. Tiu disko estis ilustraciita de José Ortega.

En februaro de 1968 li unuafoje koncertas en Hispanio, nome en Manresa, dum la "Primera Trobada de Canço de Testimoni" (atestilkanta festivalo). El tiam lia agado etendiĝas al diversaj universitatoj kaj eĉ kantis en TVE la kanton "Andaluces de Jaén" (ĥaenaj andaluzoj), de Miguel Hernández. Tuj poste li instaliĝis en Barcelono kie li kontaktis kun José Agustín Goytisolo.

En majo de 1968, per franca TV prezentas la diskon kaj kantas "La poesía es un arma cargada de futuro" (poezio estas armilo ŝarĝita per futuro), de Gabriel Celaya kaj "Balada del que nunca fue a Granada" (balado de tiu kiu neniam iris al Granado), de Rafael Alberti.

Problemoj kun la frankisma reĝimo[redakti | redakti fonton]

Por la unua jariĝo de la studenta insurekcio, nome la 12an de majo de 1969, li koncertis ĉe La Sorbono. Francaj universitatanoj identiĝis kun li kaj li iĝis simbolo. Tiujare li publikigis sian trian diskon enhavantan poemojn de Rafael Alberti, Luis Cernuda, León Felipe, Gloria Fuertes, Antonio Machado kaj José Agustín Goytisolo. La aŭtoro de la pentraĵo ilustracianta la kovrilon estis Antonio Saura. Decembre, li realigis planitan aperon en la fama koncertejo Olympia de Parizo. Duobla albumo registris tiun koncerton. En la Olympia li kantis la unuan fojon kanton de Georges Brassens tradukita al kastilia.

En 1970 li konatiĝis kun Pablo Neruda en Parizo, kaj tiu aŭskultas la unuan fojon liajn kantitajn poemojn kaj deziras, ke li kantu liajn poemojn.

Post unu jaro la Hispana Registaro inkludis Paco Ibáñez en sia longa listo de cenzuritoj, kaj oni malpermesis ĉiun ajn agadon en la hispana teritorio. La malfacilo por vivi en Barcelono konsilas sian revenon al Parizo, ekde kie li veturis tra la tuta mondo, ĉefe tra Latinameriko.

En 1975, post la morto de Francisco Franco finas la cenzuro pri lia muziko, sed li restis en Parizo. Dum tiuj jaroj, en Hispanio oni realigas amaskoncertojn kaj li estis invitita al partopreno, kvankam ĝenerale li malakceptis. Li kunlaboris ankaŭ ĉe kelkaj eventoj de la anarkosindikatismo kaj de la ĵus rekreita (respektive releĝigita) CNT.

Dum la balotkampanjo de 1982 realigas koncerton en Madrido antaŭ miloj da personoj, dum mitingo de la PSOE, kiu venkis la unuan fojon post la frankisma diktatoreco.

Lastaj jardekoj[redakti | redakti fonton]

La franca ministro de kulturo de la registaro de Mitterrand, donis al li la medalon de la Ordre des Arts et des Lettres en 1983, kion li malakceptis. En 1987 Jack Lang denove donis al li la medalon de Ordre des Arts et des Lettres. Denove li malakceptis.

Komence de la 1990-aj jaroj li publikigis novan diskon “Por una canción”. Li instaliĝis definitive en Hispanio, unue en Madrido, poste en Aduna kaj el 1994 en Barcelono.[2]

Aŭguste de 1998, Almenara, andaluza kultura societo, donas en Barcelono al li la Premion "Gerald Brenan" rekone al lia longa vojo pro libereco kaj poezio, kaj pro lia klopodo sendependiĝi el la politikaj, ekonomiaj kaj kulturaj povoj; laŭ sia principo malakcepti premiojn, ankaŭ tion li malakceptis.

En la lastaj jaroj li kunlaboris kun la aktorino kaj poetino Tachia Quintanar.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 1964, Paco Ibáñez 1
  • 1967, Paco Ibáñez 2
  • 1969, Paco Ibáñez 3
  • 1969, Paco Ibáñez en el Olympia (Duobla disko)
  • 1969, The Fantastic Carmela Sings Latin American Folklore with Paco Ibáñez and His Orchestra
  • 1977, Paco Ibáñez interpreta a Pablo Neruda - Cuarteto Cedrón interpreta a Raúl González Tuñón
  • 1978, A flor de tiempo
  • 1979, Paco Ibáñez canta a Brassens
  • 1990, Por una canción
  • 1992, A galopar (Duobla disko)
  • 1998, Oroitzen
  • 2002, Paco Ibáñez canta a José Agustín Goytisolo
  • 2003, Fue ayer
  • 2004, Paco Ibáñez en concierto (Palau de la Música. Barcelona. Octubre 2002)
  • España de hoy y de siempre (nombre de la colección con que se publicaron los primeros discos)
  • 2008, Paco Ibáñez canta a los poetas andaluces
  • 2012, Paco Ibáñez canta a los poetas latinoamericano

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.elpais.com/articulo/reportajes/estoy/camino/elpepusocdmg/20081221elpdmgrep_5/Tes "Aún estoy en el camino" · ELPAÍS.com 2009
  2. Intervjuo al Paco Ibáñez en El País, la 20/04/2007

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]