Antonio Saura

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Antonio Saura
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1930 (1930-09-22)
en Huesca
Morto 22-an de julio 1998 (1998-07-22) (67-jaraĝa)
en Kvenko
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Gefratoj Carlos Saura vd
Profesio
Okupo pentristo • verkistoilustristo • desegnisto vd
Verkado
Verkoj Q3474262 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Antonio SAURA Atarés (Huesca, 22a de septembro 1930 - Cuenca, 22a de julio 1998) estis hispana pentristo kaj verkisto, konsiderata kiel unu de la grandaj hispanaj artistoj de la 20-a jarcento.

Li estis frato de la kinreĝisoro Carlos Saura

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Pro malsano li devis pasigi kvin jarojn lite, kaj ekpentris en 1943 kaj ekverkis en 1947. En la 1950-aj jaroj ekekspoziciis kaj eliĝis al superrealismo, eĉ dum pli ol unu jaro en Parizo. En 1956 li ekpentris blanknigre pri la strukturo de la virina korpo.

Reveninte en Hispanion, li fondis kun Manolo Millares, Pablo Serrano, Rafael Canogar, Luis Feito kaj aliaj artistoj la grupo El Paso (1957-1959). Li ekspoziciis por la unua fojo en Parizo en la Galerio Stadler en 1957. En 1958, li partoprenis kun Antoni Tàpies kaj Eduardo Chillida en la Bienalo de Venecio kaj en 1959 estis invitita en la dua eldono de Documenta en Kassel (Germanio). Inter 1957 kaj 1960 li realigis seriojn de grandformataj pentraĵoj kies temoj ripetiĝos: krucumoj, damoj, portretoj, nudaĵoj kun aŭ sen pejzaĝoj, pastroj, la hundo de Goya kaj homamasoj.

En 1960 li realigis sian unuan serigrafion kaj fasciniĝis prie; li faros 632 tiajn verkojn. li fekunde laboris kiel ilustristo en altkvalitaj aldonoj de literaturaj verkoj, kiel La Kiĥoto de Miguel de Cervantes, El Criticón de Baltasar Gracián, 1984 de George Orwell, Pinokjo de Carlo Collodi en la adaptaĵo de Christine Nöstlinger, la taglibroj de Kafka, kaj Sueños y discursos de Francisco de Quevedo inter aliaj.

En 1997, Antonio Saura estis nomumita Doktoro Honoris Causa ĉe la Universitato de Kastilio-Manĉo.

Saura mortis la 22an de julio 1998 en Cuenca, estante 67-jaraĝa, kiel konsekvenco de leŭkemio suferata en la lasta vivojaro. Poste oni fonids en Kvenko Fondaĵo Antonio Saura, kiu poste fermiĝis pro manko de subteno, dum patrino kaj filino, heredantoj de la aŭtorrajtoj administras ilin el Ĝenevo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Antonio Saura en la hispana Vikipedio.