Rafael Canogar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rafael Canogar
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1935 (1935-05-17) (88-jaraĝa)
en Toledo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Infano Daniel Canogar
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto • gravuristo
vdr

Rafael CANOGAR [kanoGAR] (Toledo, 1935) estas hispana pentristo,​ unu el ĉefaj reprezentantoj de abstrakta arto en Hispanio.​

Naskiĝinta kiel Rafael García Cano Gómez, li ŝanĝis sian unuan familinomon (plej grava en Hispanio) al Canogar, kio estis agnoskita laŭleĝe kaj transmitita al posteuloj. Disĉiplo de Daniel Vázquez Díaz (1948-1953), li tuj aliris al avangardismo kaj tuj poste studis profunde abstraktismon. Li dekomence uzis teknikon skulpt-pentrartan: per siaj manoj skrapis kaj premis la farbopaston kiu tiel vibris sur fono de ebenaj koloroj.

En 1957 li fondis kun aliaj artistoj (Antonio Saura, Manolo Millares, Luis Feito kaj Pablo Serrano), kaj la kritikisto José Ayllón la madridan grupon El Paso. En 1974 li partoprenis kun Wolf Vostell, Edward Kienholz kaj aliaj artistoj en Berlino en la agado de ADA - Aktionen der Avantgarde.​

Estas verkoj liaj en diversaj muzeoj de moderna arto: Cuenca, Madrido, Barcelono, Las Palmas de Gran Canaria, Torino, Romo, Karakaso kaj Pittsburg (Carnegie Institute), ktp.​

Libro[redakti | redakti fonton]

  • Rafael Canogar, Espejismo y realidad. Divergencias estéticas. Síntesis S.A., Madrid 2011, ISBN 978-84-975674-1-1.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]