Documenta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La kasela Muzeo Fridericianum dum la 13-a Documenta

Documenta estas ekpozici-serio kiu ekzistas ekde 1955 en Kaselo, Germanio. La 14-a Documenta okazos en junio 2017. Inter la aranĝoj estas intervalo de 5 jaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kasela pentristo kaj akademiulo Arnold Bode provis en 1955 - prezentante la arton de la 20-a jarcento - restartigi dialogon kulturan inter Germanlando postmilita kaj la resto de la mondo. Kun la Societo "Abendländische Kunst des XX. Jahrhunderts" li prezentis en la detruita Muzeo Fridericianum artaĵojn el la klasika al la moderna arto malŝatita de la nazioj. Tio estis la unua fojo ke tiaĵoj tiamaniere prezentitis en Germanujo.

La unua Documenta estis malantaŭenrigardo al aĵoj de ĉiuj gravaj grupoj kaj modoj (faŭvismo, ekspresionismo, kubismo, Der Blaue Reiter, futurismo) kaj de elstaraj unuopaj artistoj kiel Pablo Picasso, Max Ernst, Jean Arp, Henri Matisse, Wassily Kandinsky, Henry Moore. En tiu ĉi kunteksto montritis krom la klasikuloj internaciaj kaj germanaj pioniroj kiel Paul Klee, Schlemmer au Beckmann. La sukceso estis enorma: pli ol cent mil vizitantoj venis Kaselon. Pro tio Bode planis por 1959 duan ekspozicion kaj tiamaniere naskiĝis la Documenta-tradicio en Kaselo. Ĝis la kvara eldono gvidis Bode la tuton (kun helpo de Werner Haftmann, Will Grohmann, Werner Schmalenbach kaj Max Imdahl). Documenta iĝis pli kaj pli referencilo por moderna germana arto.

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

En 1972 Harald Szeemann faris novan koncepton. Internacia ĵurio nomumas je ĉiuj ekpozicio novan estranton; la unua virino estis en 1997 Catherine David. Ĉiu eldono influatas de la persona idearo de la kuratoroj - kaj iĝas tiamaniere aŭtomate loko de novigadoj ekspozicirilataj. Ankaŭ priparolado artista enhave kaj maniere ŝanĝiĝas ĉe ĉiu eldono. La diskutoj de la internaciaj artofakuloj ĉiun kvinan jaron atingas kulminon dum la 100 tagojn daŭranta Documenta. La tuto respeguligu memkompreneble ankaŭ la dezirojn de la socio koncerne arton kaj ĝian rolon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]