Luis de Góngora

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Luis de Góngora, portreto de Diego Velázquez.

Luis de Góngora (naskiĝis la 11-an de julio 1561, mortis la 24-an de majo 1627) estas unu el la tri plej famaj hispanaj poetoj en la 17-a jarcento kune kun Lope de Vega kaj Francisco de Quevedo en la nomata Hispana ora epoko.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Kordovo kaj studentis en Salamanko. Kvankam li estis pastro, li ne sentis pasion pro tio, sed pro poezio. Li ĝuis mezgravan postenon en la kordova katedralanaro, sed ankaŭ vojaĝis kaj loĝis eĉ en Madrido kiel mezgravuloj kiuj pordemandis pli altajn postenojn (kiel Cervantes). Li suferis malamikecojn pro diversaj kialoj ĉu monaj ĉu literaturaj. La akuzoj frapis lin des pli ke li estis iome nedeca pastro (nekredanto, kartoludanto, ktp.) kaj krome juddevena, kion profitis liaj literatiraj rivaloj kiel Quevedo, Lope de Vega kaj aliaj.

Stilo[redakti | redakti fonton]

Dum la baroka epoko (17-a jarcento en Hispanio) la plej granda parto kaj de la verkistoj kaj de la legantoj estis duonigita en du skoloj: preciozismo kaj konceptismo. Ambaŭ skoloj estis baroke komplikaj kaj komplikigaj, sed konceptismo estis pli ludema per ideoj kaj signifoj, dum preciozismo aŭ gongorismo estis ludema per lingvaĵoj, tio estas: klerega vorttrezoro, mitologiaj aŭ klasikaj aludoj, nekutima frazordo, imagoj, ktp. Alimaniere dirite, temas pri ornamema skolo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Verdire Góngora estis "gongorista" nur la du lastajn jardekojn de sia vivo. Antaŭe li verkis pli facilajn poemojn legeblajn kaj legindajn de ĉiuj. Tamen la preciozismaj verkoj estas legeblaj nur de tre klerigaj kaj lertaj legontoj. Laŭ tiu evoluo oni povus diri, ke la poearo de Góngora estas klasebla tiel:

  • Sonetoj, iom pli altnivelaj kaj iomete preciozismaj, sed ankoraŭ facile kompreneblaj de mezkleraj legantoj. Ili estas kompareblaj al tiuj de Lope de Vega aŭ Quevedo. En ili amo estas grava temo.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]