Juna Litovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Juna Litovio
partio
Komenco 13-a de februaro 2009 vd
Lando(j) Litovio vd
Sidejo Kaŭno
Ideologio

naciismo

Retejo Oficiala retejo
vdr

Jaunoji Lietuva ("Juna Litovio") estas nacia junulara organizo en Litovio, kiu fondiĝis dum la jaro 1927 kiel junulara branĉo de la Unio de litovaj naciistoj (Lietuvių tautininkų sąjunga). Dum la jaro 1988 ĝi refondiĝis kadre de la Kantanta Revolucio, kaj dum la jaro 1994 Iĝis memstara politika partio de Litovio.

Dum 1988 ĝi nomiĝis Lietuvos Tautinio Jaunimo Sąjunga (Unio de litovaj naciema junularo), dum 1989 Lietuvių Tautinio Jaunimo Sąjunga „Jaunoji Lietuva“ (Unio de litovaj naciema junularo "Juna Litovio"), dum 1994 Lietuvių Nacionalinė Partija „Jaunoji Lietuva“ (Litova Naciisma Partio "Juna Litovio"), dum 2000 „Jaunosios Lietuvos“ ir naujųjų tautininkų sąjunga (Unio de "Juna Litovio" kaj novaj naciistoj) kaj ekde 2005 simple Partija „Jaunoji Lietuva“ (Partio "Juna Litovio"). La partia prezidanto laŭ la stato de aŭtuno 2008 estas Stanislovas Buškevičius.

En la parlamenta baloto en Litovio 2008 la partio gajnis 1,75 procentojn de la voĉoj, malpli ol la necesaj miniumaj 5 procentoj, kaj sekve ne reprezentiĝas en la nacia parlamento Seimas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]