Győző Concha

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Győző CONCHA [djOzO konĥa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Concha Győző estis hungara juristo, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio.

Győző Concha [1] naskiĝis la 10-an de februaro 1846 en Marcaltő. Li mortis la 10-an de aprilo 1933 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Győző Concha frekventis universitatojn en Pest (urbo) kaj Vieno. Li komencis sian karieron en juĝejo. Inter 1872-1892 li instruis en Universitato Kolozsvár, poste en ELTE. Baldaŭe li iĝis senatano kiel fakulo pri juro. En la 1920-aj jaroj li havis postenojn en MTA. Baldaŭe Artúr Balogh estis daŭriganto de lia vidmaniero.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Újkori alkotmányok (Novepokaj konstitucioj) 1884-1888
  • Politika (Politiko) 1894 premiita verko de MTA
  • Báró Eötvös József állambölcselete és a külföldi kritika (Ŝtatsaĝeco de barono József Eötvös kaj la eksterlanda kritiko) 1908

Fontoj[redakti | redakti fonton]