Béla Bíró (ĵurnalisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BÍRÓ Béla estis rumanuja hungara ĵurnalisto, redaktoro naskiĝinta en Nadjvarado la 29-an de junio 1893 kaj mortinta en Temeŝvaro la 18-an de marto 1975.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Bíró redaktis kaj eldonis la gazeton Művészvilág en 1921 en Oradea. Inter 1923 kaj 1925 li redaktis en Sighetu Marmaţiei la gazetojn Máramaros kaj Máramarosi Újság. Ekde 1926 ĝis 1928 li estis kunlaboranto de la gazetoj Újság Consum en Kluĵo. Post 1945 li redaktis la ekonomian semajngazeton Commerţ en rumana kaj hungara lingvoj. Ekde 1948 li estis raportisto de la rumana presagentejo (Agerpres) de Temeŝvaro. Inter 1949 kaj 1962 li estis interna kunlaboranto de Szabad Szó de Temeŝvaro.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon