One Flew Over the Cuckoo's Nest
Iu flugis super la kukolonesto | |
---|---|
Originala titolo | One Flew Over the Cuckoo's Nest |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 19-a de novembro 1975 |
Daŭro | 133 minutoj |
Ĝenro | Dramo |
Kameraado | Haskell Wexler |
Buĝeto | Usona $4.400.000 |
Reĝisoro(j) | Miloš Forman |
Produktisto(j) | Michael Douglas Saul Zaentz |
Scenaro | Lawrence Hauben Bo Goldman |
Laŭ la verko de | Ken Kesey |
Filmita en | Usono |
Loko de rakonto | Oregono |
Muziko de | Jack Nitzsche |
Rolantoj | Jack Nicholson • Louise Fletcher • William Redfield • Brad Dourif • Danny DeVito • Sydney Lassick • Christopher Lloyd • Will Sampson • Scatman Crothers • Michael Berryman • Nathan George • Vincent Schiavelli • Anjelica Huston • William Duell • Dean Brooks • Peter Brocco • Louisa Moritz • Philip Roth • Ted Markland • Audrey Landers • Mews Small • Tom McCall • Saul Zaentz |
Produktinta firmao | Fantasy Films Productions |
Distribuo | United Artists |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Aktorino • Akademia Premio por la Plej Bona Aktoro • BAFTA Award for Best Film • BAFTA Award for Best Actor in a Leading Role • Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro • National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
One Flew Over the Cuckoo's Nest (Esperante: Iu flugis super la kukolonesto) estas 1975-a filmo bazita de 1962-a samnoma romano de Ken Kesey. Ĝi ankaŭ estis farita al teatraĵo ĉe Broadway.
La film-versio estis direktita de reĝisoro Miloš Forman. Ĝi estis la unua filmo ekde la 1934-a filmo It Happened One Night ricevi ĉiujn kvin ĉefajn Akademiajn Premiojn: plej bona filmo, plej bona ĉefa aktoro, plej bona ĉefa aktorino, plej bona reĝisoro, kaj plej bona scenaro. Tia premiaro ne estis reatingita ĝis la 1991-a filmo The Silence of the Lambs.
Aperas en la filmo steluloj Jack Nicholson, Louise Fletcher, William Redfield, Brad Dourif, Will Sampson, Danny DeVito, Scatman Crothers, kaj Christopher Lloyd.
La filmo rakontas pri krimulo (rolita de Nicholson) kiu deklaras sin mem freneza por loĝi en psikiatria malsanulejo anstataŭ prizono. Tamen, la malsanulejo estas dominita de la tirana kaj kruela flegistino Ratched (rolita de Fletcher).
Titolo kaj signifo[redakti | redakti fonton]
- La titolo estas bazita je angla nombradrimaĵo:
- Vintery, mintery, cutery, corn,
- Apple seed and apple thorn;
- Wire, briar, limber lock,
- Three geese in a flock.
- One flew east,
- And one flew west,
- And one flew over the cuckoo’s nest.
- La ŝerco de la rimaĵo estas, ke anseroj (geese) en svarmo (flock) ne povas flugi en diversaj direktoj (east, west) , kaj ke la kukolo ne konstruas neston.
- Ĉar „cuckoo“ en la usona ĉiutaga lingvo estas „freneza“, estas logike asocii „cuckoo’s nest“ kun frenezulejo.
Akademiaj Premioj[redakti | redakti fonton]
One Flew Over the Cuckoo's Nest gajnis kvin Akademiajn Premiojn kaj kandidatiĝis por plua kvar.
Premio | Gajninto | |
Akademia Premio por plej bona filmo | Miloš Forman | |
Akademia Premio por plej bona reĝisoro | Miloš Forman | |
Akademia Premio por plej bona aktoro | Jack Nicholson | |
Akademia Premio por plej bona aktorino | Louise Fletcher | |
Akademia Premio por plej bona adaptita scenaro | Lawrence Hauben kaj Bo Goldman | |
Kangidatiĝis: | ||
Akademia Premio por plej bona cinematografio | Bill Butler kaj Haskell Wexler | |
Akademia Premio por plej bona redaktado | Sheldon Kahn | |
Akademia Premio por plej bona muziko | Jack Nitzsche | |
Akademia Premio por plej bona subtena aktoro | Brad Dourif |