Eduardo la martiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Eduardo la martiro

Eduardo la martiro (n. ĉ.962, m. la 18-an de marto 978) estis reĝo de Anglio ekde 975.

Li estis la filo de Edgaro (Anglio) kaj, verŝajne, ties unua edzino Ethelfleda. Kiam lia patro mortis (la 8-an de julio 975) ne estis klare kiun li deziris heredi la anglan tronon - Eduardon aŭ lia duonfrato Ethelred. Tamen Sankta Dunstan, ĉefepiskopo de Canterbury, kaj Oswald, ĉefepiskopo de Jorko, subtenis kaj kronis Eduardon. Laŭ la Anglosaksa Kroniko tuj aperis kometo kaj aliaj antaŭsignoj de katastrofo. Sekvis malsatego kaj konflikto inter la grafoj de Mercia kaj East Anglia.

Dum la regado de Edgaro, estis reformado de la monaĥejoj kaj forpelo de iuj monaĥoj de nobela deveno kiuj ne konformis al la benediktanaj reguloj. Aldone, Edgaro donis al monaĥejoj bienojn poseditajn de nobelaj familioj. La familioj profitis de la malforto de Eduardo por rehavi la bienojn.

Monero de Eduardo la martiro

En marto 978 Eduardo vizitis sian duonpatrinon Aelfthryth, patrinon de Ethelred, ĉe Corfe Castle. La 18-an de tiu monato li estis murdata. Verŝajnas ke Aelfthryth partoprenis la komploton, kaj ŝia filo tuj iĝis reĝo. Eduardo entombiĝis unue en Wareham (Dorset) - laŭ la Anglosaksa Kroniko, sen reĝaj ritoj. En 980 li estis reentombigata en la abatejo de Shaftesbury. Baldaŭ la popolo honoris lin kiel sanktulo, kaj lia festtago estas la 18-an de marto. Kiam, en la 16-a jarcento, Henriko la 8-a subpremis la monaĥejojn de Anglio, la restaĵoj de Eduardo estis kaŝataj. En 1931 arkeologo eltrovis ilin ĉe la loko de la abatejo kaj donis ilin al la Rusa Ortodoksa Eklezio Ekster Rusio, kiu reentombigis ilin en tombeja preĝejo en Woking.

Antaŭe: reĝo de Anglio Poste:
Edgaro 975-978 Ethelred la Malpreta